-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
30
|Hechos 22:30|
Sed en la sekvanta tago, cxar li volis certigxi, pri kio la Judoj lin akuzis, li malligis al li la katenojn, kaj ordonis, ke la cxefpastroj kaj la tuta sinedrio kunvenu; kaj li kondukis Pauxlon malsupren, kaj starigis lin antaux ili.
-
1
|Hechos 23:1|
Kaj Pauxlo, fikse rigardante la sinedrion, diris:Fratoj, mi vivadis antaux Dio laux tute bona konscienco gxis la nuna tago.
-
2
|Hechos 23:2|
Kaj la cxefpastro Ananias ordonis al la apudstarantoj frapi lian busxon.
-
3
|Hechos 23:3|
Tiam diris Pauxlo al li:Dio vin frapos, vi kalkeblanka muro; cxu vi sidas, por jugxi min laux la legxo, kaj kontraux la legxo ordonas, ke oni min frapu?
-
4
|Hechos 23:4|
Kaj la apudstarantoj diris:CXu vi insultas la cxefpastron de Dio?
-
5
|Hechos 23:5|
Kaj Pauxlo diris:Mi ne sciis, fratoj, ke li estas cxefpastro; cxar estas skribite:Estron de via popolo ne insultu.
-
6
|Hechos 23:6|
Sed kiam Pauxlo eksciis, ke unu parto konsistas el Sadukeoj, kaj la alia el Fariseoj, li ekkriis en la sinedrio:Fratoj, mi estas Fariseo, filo de Fariseo; pri la espero kaj la relevigxo de la mortintoj mi estas jugxata.
-
7
|Hechos 23:7|
Kaj kiam li tion diris, malpaco okazis inter la Fariseoj kaj la Sadukeoj, kaj la cxeestantaro dividigxis.
-
8
|Hechos 23:8|
CXar la Sadukeoj diras, ke ne estas relevigxo, nek angxelo, nek spirito; sed la Fariseoj konfesas ambaux.
-
9
|Hechos 23:9|
Kaj farigxis bruego; kaj kelkaj skribistoj el la partio de la Fariseoj starigxis, kaj forte insistis, dirante:Ni trovas nenian malbonon en cxi tiu viro; kaj kio, se parolis al li spirito aux angxelo?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5