-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
40
|Hechos 21:40|
Kaj kiam li tion permesis, Pauxlo, starante sur la sxtuparo, gestis per la mano al la popolo; kaj kiam farigxis granda silento, li parolis al ili en la Hebrea lingvo, dirante:
-
1
|Hechos 22:1|
Fratoj kaj patroj, auxskultu la pledon, kiun mi faras nun antaux vi.
-
2
|Hechos 22:2|
Kaj kiam ili auxdis, ke li parolas al ili en la Hebrea lingvo, ili des pli silentigxis; kaj li diris:
-
3
|Hechos 22:3|
Mi estas Judo, naskita en Tarso en Kilikio, sed edukita en cxi tiu urbo cxe la piedoj de Gamaliel, kaj instruita laux la preciza maniero de nia prapatra legxo, kaj mi estis fervora pro Dio, kiel vi cxiuj estas hodiaux.
-
4
|Hechos 22:4|
Kaj mi persekutis cxi tiun Vojon gxis la morto, katenante kaj en karcerojn transdonante virojn kaj virinojn.
-
5
|Hechos 22:5|
Kiel ankaux atestas pri mi la cxefpastro kaj la tuta pliagxularo, de kiuj mi ankaux ricevis leterojn por la fratoj, kaj iris al Damasko, por konduki tiujn, kiuj tie estis, katenitajn al Jerusalem, por punigxi.
-
6
|Hechos 22:6|
Kaj dum mi vojagxis kaj alproksimigxis al Damasko, cxirkaux tagmezo subite ekbrilis el la cxielo granda lumo cxirkaux mi.
-
7
|Hechos 22:7|
Kaj mi falis sur la teron, kaj auxdis vocxon dirantan al mi:Sauxlo, Sauxlo, kial vi min persekutas?
-
8
|Hechos 22:8|
Kaj mi respondis:Kiu vi estas, Sinjoro? Kaj li diris al mi:Mi estas Jesuo, la Nazaretano, kiun vi persekutas.
-
9
|Hechos 22:9|
Kaj tiuj, kiuj estis kun mi, vidis ja la lumon, sed ne auxdis la vocxon de tiu, kiu parolis al mi.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5