-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
10
|Hechos 21:10|
Kaj dum ni restis tie ankoraux dum kelke da tagoj, unu profeto, nomata Agabo, alvojagxis el Judujo.
-
11
|Hechos 21:11|
Kaj veninte al ni, li prenis la zonon de Pauxlo, kaj ligis siajn piedojn kaj manojn, kaj diris:Tiele diras la Sankta Spirito:Tiamaniere la Judoj en Jerusalem ligos la viron, kies estas cxi tiu zono, kaj ili transdonos lin en la manojn de la nacianoj.
-
12
|Hechos 21:12|
Kaj auxdinte tion, ni kaj la tieuloj petis lin, ke li ne aliru Jerusalemon.
-
13
|Hechos 21:13|
Sed Pauxlo respondis:Kion vi faras, plorante kaj dispremante mian koron? cxar mi estas preta ne nur esti ligita, sed ankaux morti en Jerusalem pro la nomo de la Sinjoro Jesuo.
-
14
|Hechos 21:14|
Kaj kiam li ne konsentis, ni silentis, dirante:Plenumigxu la volo de la Sinjoro.
-
15
|Hechos 21:15|
Kaj post tiuj tagoj ni pretigis niajn pakajxojn, kaj supreniris al Jerusalem.
-
16
|Hechos 21:16|
Kaj iris ankaux kun ni kelkaj el la discxiploj el Cezarea, kunkondukante Mnasonon, Kipranon, unuatempan discxiplon, cxe kiu ni devis logxadi.
-
17
|Hechos 21:17|
Kaj kiam ni alvenis en Jerusalemon, la fratoj nin gxoje akceptis.
-
18
|Hechos 21:18|
Kaj la sekvantan tagon Pauxlo akompanis nin al Jakobo, kaj cxiuj presbiteroj cxeestis.
-
19
|Hechos 21:19|
Kaj salutinte ilin, li rakontis detale cxion, kion Dio faris inter la nacianoj per lia servado.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Juan 9-11