-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
38
|Hechos 20:38|
malgxojante precipe pro la vorto, kiun li diris, ke ili ne plu vidos lian vizagxon. Kaj ili akompanis lin gxis la sxipo.
-
1
|Hechos 21:1|
Kaj kiam ni, apartigxinte de ili, eksxipiris, ni rekte veturis al Kos, kaj en la sekvanta tago al Rodo, kaj de tie al Patara;
-
2
|Hechos 21:2|
kaj trovinte sxipon transirontan al Fenikio, ni ensxipigxis kaj ekveturis.
-
3
|Hechos 21:3|
Kaj ekvidinte Kipron kaj lasinte gxin maldekstre, ni veturis al Sirio, kaj elsxipigxis en Tiro; cxar tie la sxipo devis sensxargxigxi.
-
4
|Hechos 21:4|
Kaj trovinte la discxiplojn, ni restis tie sep tagojn; kaj tiuj diris al Pauxlo per la Spirito, ke li ne aliru Jerusalemon.
-
5
|Hechos 21:5|
Kaj pasiginte la tagojn, ni eliris kaj ekvojagxis; kaj ili cxiuj kune kun edzinoj kaj infanoj akompanis nin gxis ekster la urbo; kaj genuigxinte sur la marbordo, ni pregxis;
-
6
|Hechos 21:6|
kaj adiauxinte unuj aliajn, ni ensxipigxis, kaj ili returne iris hejmen.
-
7
|Hechos 21:7|
Kaj fininte la marvojagxon de Tiro, ni alvenis cxe Ptolemais; kaj ni salutis la fratojn, kaj restis kun ili unu tagon.
-
8
|Hechos 21:8|
Kaj en la sekvanta tago ni foriris, kaj alvenis en Cezarean; kaj enirinte en la domon de la evangeliisto Filipo, kiu estis unu el la sepo, ni restis cxe li.
-
9
|Hechos 21:9|
CXi tiu havis kvar filinojn virgulinojn, kiuj profetadis.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Juan 9-11