-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
30
|Hechos 21:30|
Kaj la tuta urbo ekscitigxis, kaj la popolo kunkuris; kaj preninte Pauxlon, oni trenis lin ekster la templon; kaj tuj la pordoj estis sxlositaj.
-
31
|Hechos 21:31|
Kaj dum ili penis lin mortigi, famo venis al la cxefkapitano de la kohorto, ke la tuta Jerusalem tumultas.
-
32
|Hechos 21:32|
Kaj li tuj kunvokis soldatojn kaj centestrojn, kaj kuris malsupren sur ilin; kaj cxi tiuj, vidinte la cxefkapitanon kaj soldatojn, cxesis bati Pauxlon.
-
33
|Hechos 21:33|
Tiam la cxefkapitano alproksimigxis, kaj arestis lin, kaj ordonis, ke oni ligu lin per du katenoj, kaj demandis, kiu li estas, kaj kion li faris.
-
34
|Hechos 21:34|
Kaj la amaso kriadis diverse ion kaj alion; kaj, ne povante konstati la gxuston pro la tumulto, li ordonis, ke oni konduku lin en la fortikajxon.
-
35
|Hechos 21:35|
Kaj kiam li venis sur la sxtuparon, li estis portata de la soldatoj pro la perforto de la amaso;
-
36
|Hechos 21:36|
cxar la multego de la popolo sekvis, kriante:Forigu lin!
-
37
|Hechos 21:37|
Kaj Pauxlo, jam enkondukota en la fortikajxon, diris al la cxefkapitano:CXu estas permesate al mi diri ion al vi? Kaj li diris:CXu vi scias la Grekan lingvon?
-
38
|Hechos 21:38|
CXu vi ne estas la Egipto, kiu antaux kelka tempo ekmovis ribele kaj elkondukis en la dezerton la kvar mil virojn de la Sikarioj?
-
39
|Hechos 21:39|
Sed Pauxlo diris:Mi estas Judo el Tarso en Kilikio, burgxo de urbo ne malnobla; kaj mi petas vin, permesu al mi paroli al la popolo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5