-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
18
|Hechos 20:18|
Kaj kiam ili alvenis, li diris al ili: Vi mem scias de post la tago, kiam mi unue enpasxis en Azion, kiamaniere mi kondutis inter vi dum la tuta tempo,
-
19
|Hechos 20:19|
servante la Sinjoron kun cxia humileco, kaj cxe larmoj kaj cxe tentoj, kiuj okazis al mi per la konspiroj de la Judoj;
-
20
|Hechos 20:20|
kaj ke mi ne hezitis deklari al vi cxion utilan, instruante vin publike, kaj de domo al domo,
-
21
|Hechos 20:21|
ateston farante al Judoj kaj Grekoj pri pento antaux Dio kaj pri fido al nia Sinjoro Jesuo Kristo.
-
22
|Hechos 20:22|
Kaj nun jen, enkatenite en spirito, mi iras al Jerusalem, ne sciante, kio okazos al mi tie,
-
23
|Hechos 20:23|
krom tio, ke la Sankta Spirito atestas al mi en cxiu urbo, dirante, ke katenoj kaj afliktoj min atendas.
-
24
|Hechos 20:24|
Sed mi taksas je nenio mian vivon kiel al mi mem karan, se nur mi povos plenumi mian kuradon, kaj la komision, kiun mi ricevis de la Sinjoro Jesuo, atesti la evangelion de la graco de Dio.
-
25
|Hechos 20:25|
Kaj nun jen mi scias, ke vi cxiuj, inter kiuj mi iradis, predikante la regnon, ne plu vidos mian vizagxon.
-
26
|Hechos 20:26|
Tial mi atestas al vi hodiaux, ke mi estas pura pri la sango de cxiuj homoj.
-
27
|Hechos 20:27|
CXar mi ne hezitis anonci al vi la tutan intencon de Dio.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Pedro 1-3