-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
39
|Hechos 19:39|
Sed se vi faras esploron pri io alia, tio decidigxos en la lauxlegxa kunveno.
-
40
|Hechos 19:40|
CXar estas dangxero, ke oni akuzos nin pri tumulto rilate la hodiauxan aferon, pro manko de motivo; kaj rilate gxin, ni ne povos pravigi cxi tiun homamasigxon.
-
41
|Hechos 19:41|
Kaj tion dirinte, li dissendis la kunvenintojn.
-
1
|Hechos 20:1|
Kaj kiam la tumulto cxesigxis, Pauxlo, veniginte al si kaj admoninte la discxiplojn, adiauxis ilin, kaj foriris, por iri en Makedonujon.
-
2
|Hechos 20:2|
Kaj trairinte tiujn regionojn, kaj per multaj paroloj kuragxiginte la tieulojn, li venis en Grekujon.
-
3
|Hechos 20:3|
Kaj pasiginte tie tri monatojn, post konspiro farita de la Judoj kontraux li, kiam li volis sxipiri al Sirio, li decidis reveni tra Makedonujo.
-
4
|Hechos 20:4|
Kaj gxis Azio akompanis lin Sopater el Berea, la filo de Pirho; kaj el la Tesalonikanoj, Aristarhxo kaj Sekundo; kaj Gajo el Derbe, kaj Timoteo; kaj Tihxiko kaj Trofimo, Azianoj.
-
5
|Hechos 20:5|
Sed cxi tiuj, antauxirinte, atendis nin en Troas.
-
6
|Hechos 20:6|
Kaj ni sxipiris de Filipi post la tagoj de macoj, kaj alvenis al ili en Troas post kvin tagoj, kaj tie ni restis sep tagojn.
-
7
|Hechos 20:7|
Kaj en la unua tago de la semajno, kiam ni kunvenis, por dispecigi panon, Pauxlo paroladis al ili, intencante foriri en la sekvanta tago; kaj li dauxrigis sian paroladon gxis noktomezo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Pedro 1-3