-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
19
|Hechos 19:19|
Kaj ne malmultaj el tiuj, kiuj praktikis magiajn artojn, alportis amase siajn librojn, kaj bruligis ilin antaux la okuloj de cxiuj; kaj oni kalkulis ilian valoron, kaj trovis gxin kvindek miloj da moneroj argxentaj.
-
20
|Hechos 19:20|
Tiel forte kreskis la vorto de la Sinjoro kaj sukcesis.
-
21
|Hechos 19:21|
Kaj kiam tio finigxis, Pauxlo intencis en la spirito, trapasinte Makedonujon kaj la Ahxajan landon, vojagxi al Jerusalem, kaj li diris:Post kiam mi iros tien, mi devos ankaux vidi Romon.
-
22
|Hechos 19:22|
Kaj sendinte en Makedonujon du el siaj helpservantoj, Timoteon kaj Eraston, li mem restis iom da tempo en Azio.
-
23
|Hechos 19:23|
Kaj cxirkaux tiu tempo levigxis ne malgranda ekscitigxo pri la Vojo.
-
24
|Hechos 19:24|
CXar unu viro, nomata Demetrio, argxentajxisto, kiu faradis argxentajn templetojn de Artemis, liveris al la metiistoj multe da okupo;
-
25
|Hechos 19:25|
kaj li kunvenigis ilin, kune kun la samokupaj laboristoj, kaj diris:Ho viroj, vi scias, ke per cxi tiu metio ni havas bonajn enspezojn.
-
26
|Hechos 19:26|
Kaj vi vidas kaj auxdas, ke ne sole en Efeso, sed ankaux tra preskaux la tuta Azio, cxi tiu Pauxlo jam influis kaj forturnis multe da homoj, dirante, ke tio, kio estas manfarita, estas ne-dioj;
-
27
|Hechos 19:27|
kaj estas dangxero, ne sole ke cxi tiu nia metio estos malestimata, sed ankaux ke la templo de la granda diino Artemis estos malsxatata; kaj eble estos senigita je sia majesto tiu, kiun la tuta Azio kaj la tuta mondo adoras.
-
28
|Hechos 19:28|
Auxdinte tion, ili plenigxis de kolero, kaj ekkriis, dirante:Granda estas Artemis de la Efesanoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Juan 9-11