-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
17
|Hechos 18:17|
Kaj ili cxiuj ekkaptis Sosteneson, la sinagogestron, kaj batis lin antaux la tribunala segxo. Kaj Galiono atentis nenion el tio.
-
18
|Hechos 18:18|
Kaj Pauxlo, restinte post tio ankoraux dum multe da tagoj, adiauxis la fratojn, kaj de tie sxipiris al Sirio, kaj kun li Priskila kaj Akvila; sed li razis sian kapon en Kenkrea, cxar li faris sanktan promeson.
-
19
|Hechos 18:19|
Kaj ili alvenis en Efeson, kaj li lasis ilin tie; sed li mem eniris en la sinagogon, kaj diskutis kun la Judoj.
-
20
|Hechos 18:20|
Kaj kiam ili petis lin restadi pli longe, li ne konsentis;
-
21
|Hechos 18:21|
sed adiauxinte ilin, kaj dirinte:Mi denove revenos al vi, se placxos al Dio-li eksxipiris el Efeso.
-
22
|Hechos 18:22|
Kaj elsxipigxinte en Cezarea, li supreniris kaj salutis la eklezion, kaj poste vojagxis al Antiohxia.
-
23
|Hechos 18:23|
Kaj pasiginte iom da tempo tie, li foriris, kaj trapasis lauxvice la Galatujan kaj Frigian regionon, fortikigante cxiujn discxiplojn.
-
24
|Hechos 18:24|
Kaj unu Judo, nomata Apolos, Aleksandriano laux gento, viro klera, venis al Efeso; kaj li estis potenca en la Skriboj.
-
25
|Hechos 18:25|
CXi tiu jam estis instruita pri la vojo de la Sinjoro; kaj estante fervora en spirito, li paroladis kaj instruadis precize pri Jesuo, konante nur la bapton de Johano;
-
26
|Hechos 18:26|
kaj li komencis paroli sentime en la sinagogo. Sed Akvila kaj Priskila, auxdinte lin, alprenis lin al si, kaj klarigis al li pli precize la vojon de Dio.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Juan 9-11