-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
9
|Hechos 19:9|
Sed kiam kelkaj obstinigxis kaj malobeis, kalumniante la Vojon antaux la homamaso, li foriris de ili, kaj forigis la discxiplojn, kaj diskutis cxiutage en la lernejo de Tiranos.
-
10
|Hechos 19:10|
Kaj tio dauxris dum du jaroj; tiel ke cxiuj logxantoj en Azio, Judoj kaj Grekoj, auxdis la vorton de la Sinjoro.
-
11
|Hechos 19:11|
Kaj Dio faris per la manoj de Pauxlo eksterordinarajn miraklojn;
-
12
|Hechos 19:12|
tiel ke al la malsanuloj oni alportis de lia korpo visxtukojn aux vestotukojn, kaj la malsanoj forlasis ilin, kaj la malbonaj spiritoj eliris.
-
13
|Hechos 19:13|
Sed ankaux kelkaj el la vagemaj Judoj, ekzorcistoj, entreprenis nomi super tiuj, kiuj havis la malbonajn spiritojn, la nomon de la Sinjoro Jesuo, dirante:Mi ekzorcas vin per Jesuo, kiun Pauxlo predikas.
-
14
|Hechos 19:14|
Kaj sep filoj de unu Judo, Skeva, cxefpastro, tion faris.
-
15
|Hechos 19:15|
Kaj la malbona spirito responde diris al ili:Jesuon mi konas, kaj Pauxlon mi konas; sed kiuj estas vi?
-
16
|Hechos 19:16|
Kaj la viro, en kiu estis la malbona spirito, sin jxetis sur ilin, kaj venkis kaj superfortis ilin, tiel ke ili forkuris el tiu domo nudaj kaj vunditaj.
-
17
|Hechos 19:17|
Kaj tio sciigxis al cxiuj, kiuj logxis en Efeso, Judoj kaj Grekoj; kaj timo falis sur ilin cxiujn, kaj la nomo de la Sinjoro Jesuo grandigxis.
-
18
|Hechos 19:18|
Multaj ankaux el la kredantoj venis, kaj konfesis, montrante siajn agojn.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Juan 9-11