-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
7
|Hechos 18:7|
Kaj foririnte de tie, li iris en la domon de homo nomata Tito Justo, kiu adoris Dion, kaj kies domo estis tuj apud la sinagogo.
-
8
|Hechos 18:8|
Kaj Krispo, la sinagogestro, kredis al la Sinjoro kune kun cxiuj siaj domanoj; kaj multaj Korintanoj, auxdinte, kredis kaj baptigxis.
-
9
|Hechos 18:9|
Kaj la Sinjoro diris per vizio nokte al Pauxlo:Ne timu, sed parolu, kaj ne silentu;
-
10
|Hechos 18:10|
cxar mi estas kun vi, kaj neniu vin atakos, por fari al vi malbonon; cxar mi havas multe da homoj en cxi tiu urbo.
-
11
|Hechos 18:11|
Kaj li logxis tie jaron kaj ses monatojn, instruante inter ili la vorton de Dio.
-
12
|Hechos 18:12|
Sed kiam Galiono estis prokonsulo de la Ahxaja lando, la Judoj levigxis unuanime kontraux Pauxlo, kaj kondukis lin al la tribunala segxo,
-
13
|Hechos 18:13|
dirante:Kontraux la legxo cxi tiu instigas homojn adori Dion.
-
14
|Hechos 18:14|
Sed kiam Pauxlo estis malfermonta la busxon, Galiono diris al la Judoj:Se vere tio estus ia maljustajxo aux malbonega kanajlajxo, ho Judoj, estus racie, ke mi vin toleru;
-
15
|Hechos 18:15|
sed se prezentigxas demandoj pri vortoj kaj nomoj kaj via propra legxo, vi mem gxin atentu; pri tiaj aferoj mi ne volas esti jugxanto.
-
16
|Hechos 18:16|
Kaj li forpelis ilin de la tribunala segxo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Pedro 1-3