-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Hechos 17:11|
Kaj cxi tiuj estis pli noblaj ol la Tesalonikanoj, cxar ili akceptis la vorton kun plena fervoro, kaj cxiutage esploris la Skribojn, por konstati, cxu tiuj aferoj estas veraj.
-
12
|Hechos 17:12|
Tial multaj el ili kredis, kaj ne malmultaj el la Grekaj virinoj honorindaj kaj el la viroj.
-
13
|Hechos 17:13|
Sed kiam la Judoj en Tesaloniko sciigxis, ke ankaux en Berea la vorto de Dio estas proklamita de Pauxlo, ili venis ankaux tien, maltrankviligante kaj ekscitante la homamason.
-
14
|Hechos 17:14|
Kaj tiam la fratoj tuj forsendis Pauxlon, por ke li iru gxis la marbordo; sed Silas kaj Timoteo restis ankoraux tie.
-
15
|Hechos 17:15|
Kaj la gvidantoj de Pauxlo kondukis lin gxis Ateno, kaj ricevinte komision al Silas kaj Timoteo, ke ili venu al li kiel eble plej rapide, ili foriris.
-
16
|Hechos 17:16|
Kaj dum Pauxlo atendis ilin en Ateno, lia spirito cxagrenigxis en li, kiam li vidis la urbon idolplena.
-
17
|Hechos 17:17|
Tial li rezonadis en la sinagogoj kun la Judoj kaj la diotimantoj, kaj sur la placo cxiutage kun la renkontitoj.
-
18
|Hechos 17:18|
Kaj iuj el la Epikuranaj kaj Stoikaj filozofoj lin renkontis. Kaj unuj diris:Kion volus diri cxi tiu vortsxutanto? aliaj diris:Li sxajnas esti proklamanto de fremdaj diajxoj; cxar li predikis Jesuon kaj la relevigxon.
-
19
|Hechos 17:19|
Kaj ili prenis lin, kaj kondukis lin al la Areopago, dirante:CXu ni povas scii, kio estas tiu nova instruo, priparolata de vi?
-
20
|Hechos 17:20|
CXar fremdajxojn vi portas al niaj oreloj; ni do volas scii, kion signifas tiuj aferoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Pedro 1-3