-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Hechos 16:21|
kaj ili proklamas morojn, kiujn ne decas akcepti nek fari por ni, kiuj estas Romanoj.
-
22
|Hechos 16:22|
Kaj la popolo amase sin kolektis kontraux ili; kaj la urbestroj, forsxirinte de ili la vestojn, ordonis, ke oni vergobatu ilin.
-
23
|Hechos 16:23|
Kaj metinte sur ilin multajn batojn, ili jxetis ilin en malliberejon, ordonante al la estro de la malliberejo, ke li forte gardu ilin;
-
24
|Hechos 16:24|
kaj li, ricevinte tiun ordonon, jxetis ilin en la internan karceron kaj fiksis iliajn piedojn en la trabon.
-
25
|Hechos 16:25|
Sed cxirkaux la noktomezo Pauxlo kaj Silas pregxis kaj himnis al Dio, kaj la katenitoj auxskultis ilin;
-
26
|Hechos 16:26|
kaj subite farigxis granda tertremo, tiel ke la fundamentoj de la malliberejo skuigxis; kaj tuj cxiuj pordoj malfermigxis, kaj cxies katenoj falis.
-
27
|Hechos 16:27|
Kaj la malliberejestro, vekigxinte, kaj vidante la pordojn de la karcero malfermitaj, eltiris sian glavon kaj volis mortigi sin, supozante, ke la malliberuloj forkuris.
-
28
|Hechos 16:28|
Sed Pauxlo vokis per lauxta vocxo, dirante:Nenian malbonon faru al vi, cxar ni cxiuj estas cxi tie.
-
29
|Hechos 16:29|
Kaj veniginte lumilon, li ensaltis, kaj, tremante de timo, klinigxis antaux Pauxlo kaj Silas,
-
30
|Hechos 16:30|
kaj kondukis ilin eksteren, kaj diris:Sinjoroj, kion mi devas fari, por esti savita?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Pedro 1-3