-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
32
|Hechos 15:32|
Kaj Judas kaj Silas, kiuj estis ankaux mem profetoj, konsolis la fratojn per multe da parolo kaj firmigis ilin.
-
33
|Hechos 15:33|
Kaj pasiginte kelkan tempon, ili kun paco foriris de la fratoj al siaj forsendintoj.
-
34
|Hechos 15:34|
(Tamen placxis al Silas tie restadi.)
-
35
|Hechos 15:35|
Sed Pauxlo kaj Barnabas restis en Antiohxia, instruante kaj predikante, kun multaj aliaj, la vorton de la Sinjoro.
-
36
|Hechos 15:36|
Kaj post kelke da tagoj Pauxlo diris al Barnabas:Ni reiru, kaj vizitu niajn fratojn en cxiu urbo, kie ni proklamis la vorton de la Sinjoro, kaj vidu, kiel ili fartas.
-
37
|Hechos 15:37|
Kaj Barnabas konsilis kunpreni Johanon, alnomatan Marko.
-
38
|Hechos 15:38|
Sed Pauxlo ne aprobis kunpreni tiun, kiu sin fortiris de ili en Pamfilio, kaj ne kuniris en la laboron.
-
39
|Hechos 15:39|
Kaj farigxis disputo, tiel ke ili disigxis unu de la alia; kaj Barnabas, kunprenante Markon, sxipiris al Kipro;
-
40
|Hechos 15:40|
sed Pauxlo, elektinte Silason, foriris, konfidite de la fratoj al la graco de Dio.
-
41
|Hechos 15:41|
Kaj li iris tra Sirio kaj Kilikio, firmigante la ekleziojn.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Juan 9-11