-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
2
|Hechos 15:2|
Kaj kiam Pauxlo kaj Barnabas havis ne malgrandan malkonsenton kaj diskutadon kontraux ili, oni arangxis, ke Pauxlo kaj Barnabas kaj aliaj tieuloj iru Jerusalemon al la apostoloj kaj presbiteroj pri tiu demando.
-
3
|Hechos 15:3|
Ili do, forkondukite de la eklezio, trairis Fenikion kaj Samarion, anoncante la konvertadon de la nacianoj, kaj faris grandan gxojon al cxiuj fratoj.
-
4
|Hechos 15:4|
Kaj alveninte en Jerusalemon, ili estis akceptitaj de la eklezio kaj apostoloj kaj presbiteroj, kaj raportis cxion, kion Dio faris per ili.
-
5
|Hechos 15:5|
Sed levigxis iuj kredantoj el la sekto de la Fariseoj, dirante:Estas necese cirkumcidi ilin, kaj ordoni, ke ili observu la legxon de Moseo.
-
6
|Hechos 15:6|
Kaj kunvenis la apostoloj kaj presbiteroj, por esplori tiun aferon.
-
7
|Hechos 15:7|
Kaj post multe da diskutado, Petro starigxis, kaj diris al ili: Fratoj, vi scias, ke jam antaux longe Dio elektis min el inter vi, por ke per mia busxo la nacianoj auxdu la vorton de la evangelio kaj kredu.
-
8
|Hechos 15:8|
Kaj Dio, kiu konas la korojn, atestis al ili, donante al ili la Sanktan Spiriton tiel same, kiel al ni;
-
9
|Hechos 15:9|
kaj Li faris nenian diferencon inter ni kaj ili, per la fido puriginte iliajn korojn.
-
10
|Hechos 15:10|
Nun do kial vi incitas Dion, dezirante meti sur la kolon de la discxiploj jugon, kiun povis porti nek niaj patroj, nek ni?
-
11
|Hechos 15:11|
Sed ni kredas pri nia savo per la graco de la Sinjoro Jesuo tiel same, kiel ankaux ili.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Juan 1-5