-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Hechos 16:1|
Kaj li venis al Derbe kaj Listra; kaj jen tie estis unu discxiplo, nomata Timoteo, filo de kredanta Judino kaj de Greka patro.
-
2
|Hechos 16:2|
Tiu estis bone atestata de la fratoj en Listra kaj Ikonio.
-
3
|Hechos 16:3|
Tiun Pauxlo deziris, ke li foriru kun li, kaj li prenis kaj cirkumcidis lin pro la Judoj, kiuj estis en tiuj regionoj; cxar cxiuj sciis, ke lia patro estas Greko.
-
4
|Hechos 16:4|
Kaj dum ili trapasis la urbojn, ili transdonis al ili por observado la dekretojn, deciditajn de la apostoloj kaj presbiteroj en Jerusalem.
-
5
|Hechos 16:5|
Tiel la eklezioj firmigxis en la fido, kaj kreskis lauxnombre cxiutage.
-
6
|Hechos 16:6|
Kaj ili trairis la Frigian kaj Galatujan regionon, malpermesite de la Sankta Spirito priparoli la vorton en Azio;
-
7
|Hechos 16:7|
kaj veninte apud Misia, ili klopodis eniri en Bitinion, kaj la Spirito de Jesuo tion ne permesis al ili;
-
8
|Hechos 16:8|
kaj pasinte preter Misia, ili malsupreniris al Troas.
-
9
|Hechos 16:9|
Kaj vizio aperis al Pauxlo dum la nokto:viro Makedona staris, kaj petegis lin, dirante:Transpasu al Makedonujo, kaj nin helpu.
-
10
|Hechos 16:10|
Kaj post kiam li vidis la vizion, ni tuj penis foriri en Makedonujon, konkludinte, ke Dio vokis nin, por prediki al ili la evangelion.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Pedro 1-3