-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
31
|Hechos 16:31|
Kaj ili diris:Kredu al la Sinjoro Jesuo, kaj vi estos savita, vi kaj via familio.
-
32
|Hechos 16:32|
Kaj ili parolis la vorton de la Sinjoro al li kaj al cxiuj en lia domo.
-
33
|Hechos 16:33|
Kaj li kondukis ilin en tiu sama nokta horo kaj lavis al ili la batovundojn; kaj baptigxis senprokraste li kaj cxiuj liaj domanoj.
-
34
|Hechos 16:34|
Kaj li kondukis ilin en sian domon, kaj arangxis por ili mangxotablon, kaj tre gxojis kun sia tuta domanaro, ekkredinte al Dio.
-
35
|Hechos 16:35|
Sed kiam tagigxis, la urbestroj sendis la liktorojn, por diri:Forliberigu tiujn homojn.
-
36
|Hechos 16:36|
Kaj la malliberejestro raportis la vortojn al Pauxlo:La urbestroj jxus sendis, por ke vi forliberigxu; tial nun elvenu kaj foriru pace.
-
37
|Hechos 16:37|
Sed Pauxlo diris al ili:Ili publike vergobatis nin ne kondamnitajn, kvankam ni estas Romanoj, kaj nin jxetis en malliberejon; kaj cxu ili nun eljxetas nin kasxe? tute ne; ili mem venu kaj forkonduku nin.
-
38
|Hechos 16:38|
Kaj la liktoroj raportis tiujn vortojn al la urbestroj; kaj cxi tiuj timis, auxdante, ke ili estas Romanoj;
-
39
|Hechos 16:39|
kaj ili venis kaj petegis ilin, kaj, elkondukinte ilin, petis, ke ili foriru de la urbo.
-
40
|Hechos 16:40|
Kaj ili eliris el la malliberejo, kaj eniris en la domon de Lidia; kaj vidinte kaj konsolinte la fratojn, ili foriris.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Juan 9-11