-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
8
|Hechos 20:8|
Kaj estis multaj lumiloj en la supra cxambro, kie ni kunvenis.
-
9
|Hechos 20:9|
Kaj sur la fenestro sidis junulo, nomata Euxtihxo, premegata de profunda dormo; kaj dum Pauxlo ankoraux longe paroladis, tiu, venkite de la dormo, falis malsupren de la tria etagxo, kaj estis levita malviva.
-
10
|Hechos 20:10|
Kaj Pauxlo malsupreniris, kaj falis sur lin, kaj cxirkauxpreninte lin, diris:Ne maltrankviligxu; cxar lia vivo estas en li.
-
11
|Hechos 20:11|
Kaj suprenirinte, kaj dispeciginte la panon, kaj mangxinte, kaj parolinte kun ili longe, gxis la tagigxo, fine li foriris.
-
12
|Hechos 20:12|
Kaj ili alkondukis la knabon vivantan, kaj multe konsoligxis.
-
13
|Hechos 20:13|
Sed ni, irinte pli frue al la sxipo, ekveturis al Asos, por tie ensxipigi Pauxlon; cxar tiel li arangxis, intencante mem piediri.
-
14
|Hechos 20:14|
Kaj kiam li renkontis nin en Asos, ni ensxipigis lin, kaj venis al Mitilene.
-
15
|Hechos 20:15|
Kaj de tie sxipirinte, ni alvenis la sekvantan tagon kontraux HXios; kaj la duan tagon ni atingis Samoson; kaj la trian tagon ni alvenis en Mileton.
-
16
|Hechos 20:16|
CXar Pauxlo decidis preterveturi Efeson, por ne perdi tempon en Azio; cxar li rapidis, por esti en Jerusalem, se li nur povos, en la Pentekosta tago.
-
17
|Hechos 20:17|
Kaj de Mileto li sendis al Efeso, kaj alvokis al si la presbiterojn de la eklezio.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Juan 9-11