-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
10
|Hechos 23:10|
Kaj kiam farigxis granda malpaco, la cxefkapitano, timante, ke Pauxlo estos dissxirita de ili, ordonis al la soldataro malsupreniri kaj forkapti lin perforte el la mezo de ili, kaj konduki lin en la fortikajxon.
-
11
|Hechos 23:11|
Kaj la sekvantan nokton la Sinjoro staris apud li, kaj diris:Kuragxu; cxar kiel vi jam atestis pri mi en Jerusalem, tiel vi devas atesti ankaux en Romo.
-
12
|Hechos 23:12|
Kaj je la tagigxo la Judoj konspiris, kaj per solena jxuro sin ligis, dirante, ke ili nek mangxos nek trinkos, gxis ili mortigos Pauxlon.
-
13
|Hechos 23:13|
Kaj pli ol kvardek estis la tiel kunjxurintaj.
-
14
|Hechos 23:14|
Kaj ili venis al la cxefpastroj kaj la pliagxuloj, kaj diris:Ni per solena jxuro ligis nin gustumi nenion, gxis ni mortigos Pauxlon.
-
15
|Hechos 23:15|
Nun do vi kune kun la sinedrio instigu la cxefkapitanon, ke li konduku lin al vi, kvazaux vi volus jugxi pri la afero pli precize; kaj ni, antaux ol li alproksimigxos, estos pretaj pereigi lin.
-
16
|Hechos 23:16|
Sed la filo de la fratino de Pauxlo, enveninte, auxdis pri la embusko, kaj li iris en la fortikajxon, kaj pri tio sciigis Pauxlon.
-
17
|Hechos 23:17|
Kaj Pauxlo alvokis unu el la centestroj, kaj diris:Konduku cxi tiun junulon al la cxefkapitano, cxar li havas ion por diri al li.
-
18
|Hechos 23:18|
Li do prenis lin kaj kondukis lin al la cxefkapitano, kaj diris:La katenito Pauxlo min alvokis, kaj petis, ke mi konduku al vi cxi tiun junulon, kiu havas ion por diri al vi.
-
19
|Hechos 23:19|
Kaj la cxefkapitano prenis lian manon, kaj, flankenirante, demandis lin aparte:Kio estas tio, kion vi havas por diri al mi?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5