-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
5
|Hechos 24:5|
CXar ni trovis cxi tiun viron pestulo, kaj incitanta al ribelado inter cxiuj Judoj tra la tuta mondo, kaj cxefo de la Nazaretana sekto;
-
6
|Hechos 24:6|
li provis ankaux profani la templon; kaj ni arestis lin kaj volis jugxi lin laux nia legxo.
-
7
|Hechos 24:7|
Sed la cxefkapitano Lisias venis, kaj per granda perforto forprenis lin el niaj manoj,
-
8
|Hechos 24:8|
kaj ordonis al liaj akuzantoj veni antaux vin; kaj nun, ekzamenante lin, vi mem povos certigxi pri cxio, pro kio ni lin akuzas.
-
9
|Hechos 24:9|
Kaj la Judoj ankaux konsentis, dirante, ke cxi tio estas vera.
-
10
|Hechos 24:10|
Tiam Pauxlo, kiam la provincestro signis, ke li parolu, respondis: Sciante, ke jam de multaj jaroj vi estas jugxisto por cxi tiu nacio, mi des pli volonte min defendas;
-
11
|Hechos 24:11|
cxar vi povas certigxi, ke pasis ne pli ol dek du tagoj, de kiam mi supreniris al Jerusalem, por adorklinigxi;
-
12
|Hechos 24:12|
kaj ili ne trovis min disputanta kun iu aux incitanta la popolon en la templo, nek en la sinagogoj, nek en la urbo.
-
13
|Hechos 24:13|
Kaj ili ne povas pruvi la aferojn, pri kiuj ili nun akuzas min.
-
14
|Hechos 24:14|
Sed mi konfesas al vi jenon:ke laux tiu Vojo, kiun ili nomas sekto, mi adoras la Dion de miaj patroj, kredante cxion, kio estas laux la legxo, kaj cxion skribitan en la profetoj;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5