-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
8
|Hechos 25:8|
tiam Pauxlo responde pledis:Nek kontraux la legxo de la Judoj, nek kontraux la templo, nek kontraux Cezaro mi iamaniere ofendis.
-
9
|Hechos 25:9|
Sed Festo, dezirante akiri favoron cxe la Judoj, respondis al Pauxlo, dirante:CXu vi volas supreniri al Jerusalem, kaj tie esti jugxata antaux mi pri cxi tiuj aferoj?
-
10
|Hechos 25:10|
Sed Pauxlo diris:Mi staras antaux la tribunalo de Cezaro, kie mi devas esti jugxata; kontraux la Judoj mi faris nenian malbonon, kiel ankaux vi tre bone scias.
-
11
|Hechos 25:11|
Se do mi estas krimulo, kaj faris ion meritantan morton, mi ne rifuzas morti; sed se estas vera nenio el tiuj aferoj, pri kiuj ili min akuzas, neniu povas cedi min al ili. Mi apelacias al Cezaro.
-
12
|Hechos 25:12|
Tiam Festo, kunparolinte kun la konsilantaro, respondis:Vi apelaciis al Cezaro; al Cezaro vi devos iri.
-
13
|Hechos 25:13|
Kaj post paso de kelke da tagoj, la regxo Agripo kaj Bernike venis al Cezarea kaj salutis Feston.
-
14
|Hechos 25:14|
Kaj dum ili restis tie multajn tagojn, Festo montris al la regxo la aferon de Pauxlo, dirante:Felikso lasis katenita unu viron,
-
15
|Hechos 25:15|
pri kiu, kiam mi estis en Jerusalem, la cxefpastro kaj pliagxuloj de la Judoj sciigis min, postulante jugxon kontraux li.
-
16
|Hechos 25:16|
Al ili mi respondis, ke cxe la Romanoj ne estas moro transdoni iun al morto, antaux ol la akuzito havos la akuzantojn vizagxon kontraux vizagxo, kaj ricevos permeson defendi sin pri la akuzo.
-
17
|Hechos 25:17|
Kiam do ili kunvenis cxi tien, mi faris nenian prokraston, sed en la sekvanta tago mi sidigxis sur la tribunala segxo kaj ordonis alkonduki la viron.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5