-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Hechos 26:11|
Kaj punante ilin tre ofte en cxiuj sinagogoj, mi penis devigi ilin blasfemi; kaj forte furiozante kontraux ili, mi persekutis ilin ecx gxis fremdaj urboj.
-
12
|Hechos 26:12|
Por tiaj celoj vojagxante al Damasko kun auxtoritato kaj komisio de la cxefpastroj,
-
13
|Hechos 26:13|
mi vidis tagmeze, ho regxo, sur la vojo lumon el la cxielo, superantan la helecon de la suno, brilantan cxirkaux mi kaj miaj kunvojagxantoj.
-
14
|Hechos 26:14|
Kaj kiam ni cxiuj falis sur la teron, mi auxdis vocxon, dirantan al mi en la Hebrea lingvo:Sauxlo, Sauxlo, kial vi min persekutas? estas malfacile por vi piedbati kontraux la pikiloj.
-
15
|Hechos 26:15|
Kaj mi diris:Kiu vi estas, Sinjoro? Kaj la Sinjoro diris:Mi estas Jesuo, kiun vi persekutas.
-
16
|Hechos 26:16|
Sed levigxu, kaj starigxu sur viaj piedoj; cxar por tio mi aperis al vi, por difini vin kiel servanton al mi kaj atestanton pri la cirkonstancoj, en kiuj vi jam vidis min, kaj ankaux en kiuj mi poste aperos al vi;
-
17
|Hechos 26:17|
liberigante vin de la popolo kaj de la nacianoj, al kiuj mi vin sendas,
-
18
|Hechos 26:18|
por malfermi iliajn okulojn, ke ili sin turnu de mallumo al lumo, kaj de la auxtoritato de Satano al Dio, por ke ili ricevu pardonon de pekoj, kaj heredajxon inter tiuj, kiuj sanktigxis per fido al mi.
-
19
|Hechos 26:19|
Tial, ho regxo Agripo, mi ne igxis malobeema al la cxiela vizio;
-
20
|Hechos 26:20|
sed proklamis unue al la Damaskanoj, kaj en Jerusalem, kaj tra la tuta regiono de Judujo, kaj ankaux al la nacianoj, ke ili pentu kaj sin turnu al Dio, farante farojn indajn je pento.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5