-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
8
|Deuteronomio 24:8|
Atentu pri la infekto de lepro, ke vi observu precize kaj plenumu cxion, kion instruos al vi la pastroj Levidoj; kiel mi ordonis al ili, tiel penu agi.
-
9
|Deuteronomio 24:9|
Memoru, kion la Eternulo, via Dio, faris al Mirjam sur la vojo, kiam vi iris el Egiptujo.
-
10
|Deuteronomio 24:10|
Se vi ion pruntedonos al via proksimulo, ne iru en lian domon, por preni de li garantiajxon;
-
11
|Deuteronomio 24:11|
staru sur la strato; kaj la homo, al kiu vi pruntedonis, elportos al vi la garantiajxon eksteren.
-
12
|Deuteronomio 24:12|
Kaj se li estas malricxulo, tiam ne dormu kun lia garantiajxo;
-
13
|Deuteronomio 24:13|
redonu al li la garantiajxon cxe la subiro de la suno, por ke li kusxu en sia vesto kaj benu vin; kaj vi havos meriton antaux la Eternulo, via Dio.
-
14
|Deuteronomio 24:14|
Ne faru maljustajxon al dungito, al malricxulo kaj senhavulo el viaj fratoj aux el viaj fremduloj, kiuj logxas en via lando, en viaj urboj:
-
15
|Deuteronomio 24:15|
en la sama tago donu al li lian pagon, ke la suno ne subiru super gxi, cxar li estas malricxa kaj per tio li subtenas sian vivon; ke li ne plendu kontraux vi al la Eternulo kaj vi ne havu sur vi pekon.
-
16
|Deuteronomio 24:16|
Patrojn oni ne mortigu pro la gefiloj, kaj gefilojn oni ne mortigu pro la patroj:cxiu devas ricevi morton pro sia krimo.
-
17
|Deuteronomio 24:17|
Ne jugxu malgxuste fremdulon, orfon, kaj ne prenu garantiajxe veston de vidvino.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Pedro 1-3