-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
18
|Deuteronomio 24:18|
Kaj memoru, ke vi estis sklavo en Egiptujo, kaj la Eternulo, via Dio, liberigis vin el tie; tial mi ordonas al vi, ke vi agu tiel.
-
19
|Deuteronomio 24:19|
Kiam vi rikoltos vian rikolton sur via kampo kaj vi forgesos garbon sur la kampo, ne iru returne por preni gxin:gxi restu por la fremdulo, por la orfo, kaj por la vidvino; por ke la Eternulo, via Dio, benu vin en cxiuj faroj de viaj manoj.
-
20
|Deuteronomio 24:20|
Kiam vi debatos la fruktojn de via olivarbo, ne debatu gxis fino:io restu por la fremdulo, por la orfo, kaj por la vidvino.
-
21
|Deuteronomio 24:21|
Kiam vi rikoltos en via vinberejo, ne forkolektu la restajxon post vi:io restu por la fremdulo, por la orfo, kaj por la vidvino.
-
22
|Deuteronomio 24:22|
Kaj memoru, ke vi estis sklavo en la lando Egipta; pro tio mi ordonas al vi agi tiel.
-
1
|Deuteronomio 25:1|
Se estos disputo inter homoj, ili venu al la jugxo, kaj oni jugxu ilin, kaj oni deklaru prava la pravulon, kaj la malpravulon oni kondamnu.
-
2
|Deuteronomio 25:2|
Kaj se la kulpulo meritas batojn, tiam la jugxisto ordonu kusxigi lin kaj bati lin antaux li laux la grado de lia kulpeco, laux kalkulo.
-
3
|Deuteronomio 25:3|
Kvardek batojn oni povas doni al li, sed ne pli; oni ne batu lin tro multe, por ke via frato ne estu humiligita antaux viaj okuloj.
-
4
|Deuteronomio 25:4|
Ne fermu la busxon al bovo drasxanta.
-
5
|Deuteronomio 25:5|
Se fratoj logxas kune, kaj unu el ili mortas, ne havante filon, tiam la edzino de la mortinto ne devas edzinigxi ekstere kun viro fremda; sed sxia bofrato venu al sxi kaj prenu sxin al si kiel edzinon kaj vivu kun sxi.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Pedro 1-3