-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
6
|Deuteronomio 25:6|
Kaj la unuenaskito, kiun sxi naskos, ricevos la nomon de lia mortinta frato, por ke ne malaperu lia nomo en Izrael.
-
7
|Deuteronomio 25:7|
Sed se tiu viro ne deziros preni sian bofratinon, tiam lia bofratino devas iri al la pordego, al la plejagxuloj, kaj diri:Mia bofrato rifuzas restarigi al sia frato nomon en Izrael, li ne volas edzigxi kun mi.
-
8
|Deuteronomio 25:8|
Tiam la plejagxuloj de lia urbo devas voki lin kaj admoni lin. Kaj se li starigxos, kaj diros:Mi ne volas preni sxin:
-
9
|Deuteronomio 25:9|
tiam lia bofratino devas aliri al li antaux la okuloj de la plejagxuloj, kaj depreni lian sxuon de lia piedo kaj kracxi sur lian vizagxon, kaj respondi kaj diri:Tiel oni agas kun homo, kiu ne konstruas domon al sia frato.
-
10
|Deuteronomio 25:10|
Kaj oni donu al li nomon en Izrael:Domo de sensxuigito.
-
11
|Deuteronomio 25:11|
Se du viroj kverelas inter si, kaj aliros la edzino de unu, por savi sian edzon el la mano de lia batanto, kaj sxi etendos sian manon kaj kaptos lian hontan parton:
-
12
|Deuteronomio 25:12|
tiam dehaku sxian manon, via okulo ne indulgu sxin.
-
13
|Deuteronomio 25:13|
Ne havu en via sako duspecajn pezilojn, grandajn kaj malgrandajn.
-
14
|Deuteronomio 25:14|
Ne havu en via domo duspecajn efojn, grandan kaj malgrandan.
-
15
|Deuteronomio 25:15|
Pezilon plenan kaj gxustan vi devas havi, efon plenan kaj gxustan vi devas havi; por ke vi longe vivu sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Pedro 1-3