-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Jeremías 13:1|
Tiele diris al mi la Eternulo:Iru, acxetu al vi tolan zonon kaj metu gxin sur viajn lumbojn, sed en akvon gxin ne metu.
-
2
|Jeremías 13:2|
Kaj mi acxetis la zonon konforme al la vorto de la Eternulo kaj metis gxin sur miajn lumbojn.
-
3
|Jeremías 13:3|
Kaj duafoje aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante:
-
4
|Jeremías 13:4|
Prenu la zonon, kiun vi acxetis, kiu estas sur viaj lumboj, levigxu kaj iru al Euxfrato, kaj kasxu gxin tie en fendo de roko.
-
5
|Jeremías 13:5|
Kaj mi iris kaj kasxis gxin apud Euxfrato, kiel la Eternulo al mi ordonis.
-
6
|Jeremías 13:6|
Post longa tempo la Eternulo diris al mi:Levigxu, iru al Euxfrato, kaj prenu de tie la zonon, pri kiu Mi ordonis al vi, ke vi kasxu gxin tie.
-
7
|Jeremías 13:7|
Kaj mi iris al Euxfrato, elfosis kaj prenis la zonon el la loko, kie mi gxin kasxis; kaj jen montrigxis, ke la zono tute putrigxis kaj jam por nenio tauxgas.
-
8
|Jeremías 13:8|
Kaj aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante:
-
9
|Jeremías 13:9|
Tiele diras la Eternulo:Tiele Mi putrigos la fieron de Jehuda kaj la grandan fieron de Jerusalem.
-
10
|Jeremías 13:10|
Tiu malbona popolo, kiu ne volas obei Miajn vortojn, kiu sekvas la obstinecon de sia koro, kaj sekvas aliajn diojn, servante al ili kaj adorklinigxante al ili, farigxos kiel cxi tiu zono, kiu jam tauxgas por nenio.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5