-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Jeremías 13:21|
Kion vi diros, kiam Li punvizitos vin? vi lernigis ja ilin esti kontraux vi, esti cxefoj kaj ordonantoj. CXu ne atakos vin doloroj kiel naskantan virinon?
-
22
|Jeremías 13:22|
Eble vi diros en via koro:Pro kio trafis min cxi tio? Pro la multo de viaj malbonagoj estas levitaj la randoj de viaj vestoj kaj malhonoritaj viaj kalkanoj.
-
23
|Jeremías 13:23|
CXu negro povas sxangxi sian hauxton aux leopardo siajn makulojn? tiel ankaux vi, cxu vi povas fari bonon, alkutimigxinte al malbono?
-
24
|Jeremías 13:24|
Tial Mi disblovos ilin kiel pajlopecetojn, kiujn dispelas la vento el la dezerto.
-
25
|Jeremías 13:25|
Tio estos via sorto, via parto, destinita de Mi, diras la Eternulo, pro tio, ke vi forgesis Min kaj fidis malverajxon.
-
26
|Jeremías 13:26|
Kaj Mi levos la randojn de viaj vestoj gxis via vizagxo, kaj montrigxos via hontindajxo,
-
27
|Jeremías 13:27|
via adulto, via voluptegeco, viaj malcxastaj pensoj. Sur la montetoj de la kampo Mi vidis viajn abomenindajxojn. Ve al vi, ho Jerusalem! cxu vi ne purigxos? kiam do fine?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5