-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Jeremías 38:1|
SXefatja, filo de Matan, Gedalja, filo de Pasxhxur, Juhxal, filo de SXelemja, kaj Pasxhxur, filo de Malkija, auxdis la vortojn, kiujn Jeremia parolis al la tuta popolo, dirante:
-
2
|Jeremías 38:2|
Tiele diras la Eternulo:Kiu restos en cxi tiu urbo, tiu mortos de glavo, de malsato, aux de pesto; sed kiu eliros al la HXaldeoj, tiu restos vivanta, lia animo estos lia akiro, kaj li vivos.
-
3
|Jeremías 38:3|
Tiele diras la Eternulo:CXi tiu urbo estos transdonita en la manojn de la militistaro de la regxo de Babel, kaj li venkoprenos gxin.
-
4
|Jeremías 38:4|
Tiam la eminentuloj diris al la regxo:Oni devas mortigi cxi tiun homon, cxar li senfortigas la manojn de la militistoj, kiuj restis en cxi tiu urbo, kaj la manojn de la tuta popolo, parolante al ili tiajn vortojn; cxar cxi tiu homo deziras al cxi tiu popolo ne pacon, sed nur malbonon.
-
5
|Jeremías 38:5|
Kaj la regxo Cidkija diris:Jen li estas en viaj manoj, cxar la regxo nenion povas fari kontraux via volo.
-
6
|Jeremías 38:6|
Tiam ili prenis Jeremian, kaj jxetis lin en la kavon de Malkija, filo de la regxo, kiu trovigxis sur la korto de la malliberejo, kaj oni mallevis Jeremian per sxnuroj; en la kavo ne estis akvo, sed nur sxlimo, kaj Jeremia enigxis en la sxlimon.
-
7
|Jeremías 38:7|
Kaj Ebed-Melehx, Etiopo, euxnuko, kiu estis en la domo de la regxo, auxdis, ke oni jxetis Jeremian en la kavon; la regxo tiam sidis cxe la Pordejo de Benjamen.
-
8
|Jeremías 38:8|
Tiam Ebed-Melehx eliris el la domo de la regxo, kaj ekparolis al la regxo, dirante:
-
9
|Jeremías 38:9|
Mia sinjoro, ho regxo! malbone agis tiuj homoj, ke ili tion faris al la profeto Jeremia, ke ili jxetis lin en la kavon:li mortos tie de malsato, cxar jam en ekzistas pano en la urbo.
-
10
|Jeremías 38:10|
Tiam la regxo ordonis al la Etiopo Ebed-Melehx, dirante:Prenu kun vi de cxi tie tridek homojn, kaj eltiru la profeton Jeremia el la kavo, antaux ol li mortos.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5