-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Jeremías 38:11|
Kaj Ebed-Melehx prenis kun si la homojn kaj iris en la domon de la regxo sub la trezorejon, kaj prenis de tie malnovajn kaj eluzitajn cxifonojn kaj mallevis ilin per sxnuroj al Jeremia en la kavon.
-
12
|Jeremías 38:12|
Kaj la Etiopo Ebed-Melehx diris al Jeremia:Metu la eluzitajn cxifonojn sub viajn akselojn sub la sxnurojn; kaj Jeremia tiel faris.
-
13
|Jeremías 38:13|
Kaj oni ektiris Jeremian per la sxnuroj kaj eltiris lin el la kavo; kaj Jeremia restis sur la korto de la malliberejo.
-
14
|Jeremías 38:14|
Kaj la regxo Cidkija sendis, kaj venigis la profeton Jeremia al si, al la tria enirejo de la domo de la Eternulo; kaj la regxo diris al Jeremia:Mi demandos de vi ion, kasxu antaux mi nenion.
-
15
|Jeremías 38:15|
Kaj Jeremia diris al Cidkija:Se mi diros al vi, vi ja mortigos min; kaj se mi donos al vi konsilon, vi ja ne obeos min.
-
16
|Jeremías 38:16|
Tiam la regxo Cidkija sekrete jxuris al Jeremia, dirante:Mi jxuras per la Eternulo, kiu kreis al ni cxi tiun animon, ke mi ne mortigos vin, kaj ne transdonos vin en la manojn de tiuj homoj, kiuj celas vian morton.
-
17
|Jeremías 38:17|
Kaj Jeremia diris al Cidkija:Tiele diras la Eternulo, Dio Cebaot, Dio de Izrael:Se vi eliros al la eminentuloj de la regxo de Babel, via animo restos vivanta, kaj cxi tiu urbo ne estos forbruligita per fajro, kaj vi kaj via domo vivos;
-
18
|Jeremías 38:18|
sed se vi ne eliros al la eminentuloj de la regxo de Babel, tiam cxi tiu urbo estos transdonita en la manojn de la HXaldeoj, kaj ili forbruligos gxin per fajro, kaj vi ne savigxos el iliaj manoj.
-
19
|Jeremías 38:19|
Kaj la regxo Cidkija diris al Jeremia:Mi timas la Judojn, kiuj transkuris al la HXaldeoj, ke oni ne transdonu min en iliajn manojn, por ke ili mokturmentu min.
-
20
|Jeremías 38:20|
Tiam Jeremia diris:Oni ne transdonos vin; auxskultu la vocxon de la Eternulo pri tio, kion mi diras al vi; tiam estos bone al vi, kaj via animo restos vivanta.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5