-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Jeremías 5:11|
CXar forte perfidis Min la domo de Izrael kaj la domo de Jehuda, diras la Eternulo.
-
12
|Jeremías 5:12|
Ili neis la ekzistadon de la Eternulo, kaj diris:Li ne ekzistas, kaj ne venos sur nin malbono, kaj glavon kaj malsaton ni ne vidos.
-
13
|Jeremías 5:13|
Kaj la profetoj estas kiel vento, ne trovigxas en ili la vorto de Dio; tiel farigxu al ili.
-
14
|Jeremías 5:14|
Pro tio tiele diras la Eternulo, Dio Cebaot:Pro tio, ke vi parolas tiajn vortojn, jen Mi metos Miajn vortojn en vian busxon kiel fajron, kaj cxi tiu popolo estos kiel ligno, kiun gxi konsumos.
-
15
|Jeremías 5:15|
Jen Mi venigos sur vin, sur la domon de Izrael, popolon de malproksime, diras la Eternulo, popolon fortan, popolon antikvan, popolon, kies lingvon vi ne scias; kaj vi ne komprenos, kion gxi parolas.
-
16
|Jeremías 5:16|
GXia sagujo estas kiel malfermita tombo; cxiuj ili estas herooj.
-
17
|Jeremías 5:17|
GXi formangxos vian rikolton kaj vian panon, ekstermos viajn filojn kaj viajn filinojn, formangxos viajn sxafojn kaj viajn bovojn, formangxos viajn vinberojn kaj viajn figojn, detruos per glavo viajn fortikigitajn urbojn, kiujn vi fidas.
-
18
|Jeremías 5:18|
Sed ecx en tiu tempo, diras la Eternulo, Mi ne pereigos vin tute.
-
19
|Jeremías 5:19|
Kaj kiam oni demandos:Pro kio la Eternulo, nia Dio, faras al ni cxion cxi tion? tiam diru al ili:Kiel vi forlasis Min kaj servas al fremdaj dioj en via lando, tiel vi servos al fremduloj en lando, kiu ne apartenas al vi.
-
20
|Jeremías 5:20|
Anoncu tion en la domo de Jakob kaj auxdigu en Judujo, dirante:
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5