-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Jeremías 5:21|
Auxskultu cxi tion, ho popolo malsagxa kaj senkora, kiu havas okulojn, sed ne vidas, havas orelojn, sed ne auxdas.
-
22
|Jeremías 5:22|
CXu vi ne timas Min? diras la Eternulo; cxu vi ne tremas antaux Mi, kiu faris sablon limo por la maro, arangxo eterna, kiun gxi ne transpasxas? kiom ajn gxi skuigxas, gxi nenion povas fari; kiom ajn bruas gxiaj ondoj, ili ne povas gxin transpasxi.
-
23
|Jeremías 5:23|
Sed cxi tiu popolo havas koron defaleman kaj neobeeman, ili defalis kaj foriris.
-
24
|Jeremías 5:24|
Kaj ili ne diris en sia koro:Ni timu la Eternulon, nian Dion, kiu donas al ni pluvon frusezonan kaj malfrusezonan en gxia tempo, kiu gardas por ni la semajnojn, destinitajn por la rikolto.
-
25
|Jeremías 5:25|
Viaj malbonagoj tion forklinis, kaj viaj pekoj forigis de vi la bonon.
-
26
|Jeremías 5:26|
CXar inter Mia popolo trovigxas malvirtuloj, kiuj faras insidojn, starigas pereigajn kaptilojn, kaptas la homojn.
-
27
|Jeremías 5:27|
Kiel birdejo estas plena de birdoj, tiel iliaj domoj estas plenaj de trompakirajxoj; tial ili farigxis grandaj kaj ricxaj.
-
28
|Jeremías 5:28|
Ili farigxis grasaj, ili farigxis dikaj; ili faris malbonajn agojn; jugxon ili ne faras, jugxon pri orfo, sed ili gxuas la vivon; justecon al malricxuloj ili ne faras.
-
29
|Jeremías 5:29|
CXu Mi povas lasi tion sen puno? diras la Eternulo; cxu al tia popolo Mia animo ne vengxos?
-
30
|Jeremías 5:30|
Io konsterna kaj terura farigxis en la lando:
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Pedro 1-5