-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
10
|Jeremías 41:10|
Kaj Isxmael kaptis la tutan restajxon de la popolo, kiu estis en Micpa, la regxidinojn, kaj la tutan popolon, kiu restis en Micpa, kaj super kiu Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj, estrigis Gedaljan, filon de Ahxikam; ilin kaptis Isxmael, filo de Netanja, kaj li pretigxis, por transiri al la Amonidoj.
-
11
|Jeremías 41:11|
Sed Johxanan, filo de Kareahx, kaj cxiuj militestroj, kiuj estis kun li, auxdis pri la tuta malbono, kiun faris Isxmael, filo de Netanja;
-
12
|Jeremías 41:12|
kaj ili prenis cxiujn virojn, kaj iris, por batali kontraux Isxmael, filo de Netanja; kaj ili trovis lin cxe la granda akvo, kiu estas en Gibeon.
-
13
|Jeremías 41:13|
Kiam la tuta popolo, kiu estis cxe Isxmael, ekvidis Johxananon, filon de Kareahx, kaj cxiujn militestrojn, kiuj estis kun li, gxi ekgxojis.
-
14
|Jeremías 41:14|
Kaj la tuta popolo, kiun Isxmael forkondukis el Micpa, deturnis sin, kaj iris al Johxanan, filo de Kareahx.
-
15
|Jeremías 41:15|
Sed Isxmael, filo de Netanja, forkuris de Johxanan kun ok homoj kaj iris al la Amonidoj.
-
16
|Jeremías 41:16|
Johxanan, filo de Kareahx, kaj cxiuj militestroj, kiuj estis kun li, prenis la tutan restajxon de la popolo, kiun li revenigis de Isxmael, filo de Netanja, el Micpa, post kiam cxi tiu mortigis Gedaljan, filon de Ahxikam:virojn, militistojn, virinojn, infanojn, kaj euxnukojn, kiujn li revenigis el Gibeon.
-
17
|Jeremías 41:17|
Kaj ili iris kaj haltis cxe la gastejo Kimham, apud Bet-Lehxem, por direkti sin al Egiptujo,
-
18
|Jeremías 41:18|
for de la HXaldeoj; cxar ili timis ilin pro tio, ke Isxmael, filo de Netanja, mortigis Gedaljan, filon de Ahxikam, kiun la regxo de Babel estrigis super la lando.
-
1
|Jeremías 42:1|
Kaj aliris cxiuj militestroj, kaj Johxanan, filo de Kareahx, kaj Jezanja, filo de Hosxaja, kaj la tuta popolo, de la malgrandaj gxis la grandaj,
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Pedro 1-3