-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
14
|Jeremías 39:14|
ili sendis, kaj prenis Jeremian el la korto de la malliberejo, kaj transdonis lin al Gedalja, filo de Ahxikam, filo de SXafan, ke li konduku lin en sian domon; kaj li ekvivis inter la popolo.
-
15
|Jeremías 39:15|
Kaj al Jeremia aperis jena vorto de la Eternulo, kiam li estis ankoraux tenata sur la korto de la malliberejo:
-
16
|Jeremías 39:16|
Iru kaj diru al la Etiopo Ebed-Melehx jene:Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Jen Mi plenumos Miajn vortojn pri cxi tiu urbo al malbono, ne al bono, kaj ili plenumigxos antaux via vizagxo en tiu tempo.
-
17
|Jeremías 39:17|
Sed vin Mi savos en tiu tempo, diras la Eternulo, kaj vi ne estos transdonita en la manojn de tiuj homoj, kiujn vi timas.
-
18
|Jeremías 39:18|
CXar Mi forsavos vin, kaj vi ne falos de glavo, kaj via animo estos via akiro; cxar vi fidis Min, diras la Eternulo.
-
1
|Jeremías 40:1|
Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo, post kiam Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, forliberigis lin el Rama, kiam li prenis lin, ligitan per cxenoj, inter cxiuj kaptitoj de Jerusalem kaj Judujo, forkondukataj en Babelon.
-
2
|Jeremías 40:2|
Kaj la estro de la korpogardistoj prenis Jeremian, kaj diris al li:La Eternulo, via Dio, eldiris cxi tiun malfelicxon kontraux cxi tiu loko;
-
3
|Jeremías 40:3|
kaj la Eternulo tion venigis, kaj faris, kiel Li diris, cxar vi pekis antaux la Eternulo kaj ne auxskultis Lian vocxon; pro tio farigxis al vi tia afero.
-
4
|Jeremías 40:4|
Kaj nun jen hodiaux mi liberigis vin de la katenoj, kiuj estis sur viaj manoj; se placxas al vi iri kun mi en Babelon, iru, kaj mi zorgos pri vi; se ne placxas al vi iri kun mi en Babelon, ne faru tion; vidu, la tuta lando estas antaux vi; kien placxas al vi iri, tien iru.
-
5
|Jeremías 40:5|
(Dum li ankoraux ne foriris,)Iru al Gedalja, filo de Ahxikam, filo de SXafan, kiun la regxo de Babel starigis kiel estron super la urboj de Judujo, kaj restu kun li inter la popolo; aux kien placxas al vi iri, tien iru. Kaj la estro de la korpogardistoj donis al li mangxajxon kaj donacon kaj forliberigis lin.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Pedro 1-3