-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
4
|Jeremías 39:4|
Kiam ilin ekvidis Cidkija, regxo de Judujo, kaj cxiuj militistoj, ili forkuris, kaj eliris en la nokto el la urbo tra la gxardeno de la regxo, tra la pordego inter la du muregoj, kaj ili iris sur la vojon, kiu kondukas al la stepo.
-
5
|Jeremías 39:5|
Sed la HXaldea militistaro postkuris ilin, kaj atingis Cidkijan sur la stepo de Jerihxo kaj kaptis lin, kaj alkondukis lin al Nebukadnecar, regxo de Babel, en Riblan, en la lando HXamat, kaj cxi tiu eldiris verdikton kontraux li.
-
6
|Jeremías 39:6|
Kaj la regxo de Babel bucxis la filojn de Cidkija en Ribla antaux liaj okuloj, kaj cxiujn eminentulojn de Judujo la regxo de Babel bucxis.
-
7
|Jeremías 39:7|
Kaj la okulojn de Cidkija li blindigis, kaj li ligis lin per katenoj, por forkonduki lin en Babelon.
-
8
|Jeremías 39:8|
Kaj la domon de la regxo kaj la domojn de la popolo la HXaldeoj forbruligis per fajro, kaj la muregojn de Jerusalem ili detruis.
-
9
|Jeremías 39:9|
Kaj la ceteran popolon, kiu restis en la urbo, kaj la transkurintojn, kiuj transkuris al li, kaj la tutan reston de la popolo Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, forkondukis en Babelon.
-
10
|Jeremías 39:10|
Sed la malricxulojn el la popolo, kiuj nenion havis, Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, restigis en la lando Juda kaj donis al ili tiam vinbergxardenojn kaj kampojn.
-
11
|Jeremías 39:11|
Sed pri Jeremia Nebukadnecar, regxo de Babel, ordonis al Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj, jene:
-
12
|Jeremías 39:12|
Prenu lin, kaj atentu pri li, kaj faru al li nenion malbonan, sed agu kun li nur tiel, kiel li diros al vi.
-
13
|Jeremías 39:13|
Kaj sendis Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, kaj Nebusxazban Rab-saris, kaj Nergal-SXarecar Rab-mag, kaj cxiuj estroj de la regxo de Babel;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Pedro 1-3