-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
10
|Jeremías 17:10|
Sed Mi, la Eternulo, trapenetras la koron, esploras la internon, por redoni al cxiu laux lia konduto, laux la fruktoj de liaj agoj.
-
11
|Jeremías 17:11|
Perdriko kovas ovojn, kiujn gxi ne naskis; tia estas tiu, kiu akiras ricxecon per rimedoj maljustaj:en la mezo de sia vivo li gxin perdos, kaj en la fino li restos malsagxulo.
-
12
|Jeremías 17:12|
Sed la loko de nia sanktejo estas trono de gloro, alta de tempo antikva.
-
13
|Jeremías 17:13|
Ho Eternulo, espero de Izrael! cxiuj, kiuj forlasas Vin, estos hontigitaj, la defalintoj estos skribitaj sur la tero; cxar ili forlasis la Eternulon, la fonton de viva akvo.
-
14
|Jeremías 17:14|
Sanigu min, ho Eternulo, kaj mi estos sanigita; savu min, kaj mi estos savita; cxar Vi estas mia gloro.
-
15
|Jeremías 17:15|
Jen ili diras al mi:Kie estas la vorto de la Eternulo? gxi plenumigxu.
-
16
|Jeremías 17:16|
Sed mi ne forklinis min de tio, esti pasxtisto laux Via montro; la tagon de malfelicxo mi ne deziris, tion Vi scias; kio eliris el mia busxo, tio estis gxusta antaux Via vizagxo.
-
17
|Jeremías 17:17|
Ne estu por mi terura, Vi, mia rifugxejo en la tago de mizero!
-
18
|Jeremías 17:18|
Miaj persekutantoj estu hontigitaj, sed mi ne estu hontigita; ili tremu, sed mi ne tremu; venigu sur ilin tagon de mizero, kaj frapu ilin per duobla frapo.
-
19
|Jeremías 17:19|
Tiele diris al mi la Eternulo:Iru kaj starigxu en la pordego de la simpla popolo, tiu pordego, tra kiu eniras kaj eliras la regxoj de Judujo, kaj en cxiuj pordegoj de Jerusalem;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Pedro 1-3