-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
3
|Jeremías 18:3|
Kaj mi iris en la domon de la potisto, kaj jen li laboras sur la stablo.
-
4
|Jeremías 18:4|
Kaj kiam difektigxis en la mano de la potisto la vazo, kiun li estis faranta el argilo, li faris denove alian vazon, kian al li placxis fari.
-
5
|Jeremías 18:5|
Tiam aperis al mi la jena vorto de la Eternulo:
-
6
|Jeremías 18:6|
CXu Mi ne povas agi kun vi, ho domo de Izrael, kiel tiu potisto? diras la Eternulo; jen kiel la argilo en la mano de la potisto, tiel vi estas en Mia mano, ho domo de Izrael.
-
7
|Jeremías 18:7|
Unu momenton Mi decidas pri popolo kaj pri regno, ke Mi gxin elsxiros, disfrapos, kaj pereigos;
-
8
|Jeremías 18:8|
sed se tiu popolo pentas sian malbonecon, pro kiu Mi decidis pri gxi, tiam Mi ankaux pentas pri la malfelicxo, kiun Mi intencis fari al gxi.
-
9
|Jeremías 18:9|
Alian fojon Mi decidas pri popolo kaj pri regno, ke Mi gxin fortikigos kaj enradikigos;
-
10
|Jeremías 18:10|
sed se gxi faras malbonon antaux Miaj okuloj, ne auxskultante Mian vocxon, tiam Mi pentas pri la bono, kiun Mi intencis fari al gxi.
-
11
|Jeremías 18:11|
Kaj nun diru al la Judoj kaj al la logxantoj de Jerusalem jene:Tiele diras la Eternulo:Jen Mi preparas por vi malbonon kaj havas intencon kontraux vi; revenu do cxiu de sia malbona vojo, kaj rebonigu vian konduton kaj viajn agojn.
-
12
|Jeremías 18:12|
Sed ili diras:Vane, ni sekvos niajn intencojn, kaj cxiu el ni agos laux la obstineco de sia malbona koro.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Pedro 1-3