-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
10
|Jeremías 19:10|
Kaj disrompu la krucxon antaux la okuloj de tiuj viroj, kiuj venis kun vi;
-
11
|Jeremías 19:11|
kaj diru al ili:Tiele diras la Eternulo Cebaot:Tiele Mi disrompos cxi tiun popolon kaj cxi tiun urbon, kiel oni disrompas vazon de potisto, ke gxi ne povas esti tutajxigita; kaj oni enterigos en Tofet, cxar ne ekzistos alia loko por enterigado.
-
12
|Jeremías 19:12|
Tiele Mi agos kun cxi tiu loko, diras la Eternulo, kaj kun gxiaj logxantoj, kaj Mi faros cxi tiun lokon simila al Tofet.
-
13
|Jeremías 19:13|
Kaj la domoj de Jerusalem kaj la domoj de la regxoj de Judujo estos malpuraj, kiel la loko Tofet, cxiuj domoj, sur kies tegmentoj oni incensis al la tuta armeo de la cxielo kaj versxis versxoferojn al aliaj dioj.
-
14
|Jeremías 19:14|
Kaj Jeremia venis de Tofet, kien sendis lin la Eternulo por profeti; kaj li starigxis sur la korto de la domo de la Eternulo, kaj diris al la tuta popolo:
-
15
|Jeremías 19:15|
Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Jen Mi venigos sur cxi tiun urbon kaj sur cxiujn gxiajn vilagxojn la tutan malfelicxon, kiun Mi eldiris pri gxi; cxar ili obstinigis sian nukon kaj ne auxskultas Miajn vortojn.
-
1
|Jeremías 20:1|
Kiam la pastro Pasxhxur, filo de Imer, la cxefa oficisto en la domo de la Eternulo, auxdis, kiel Jeremia profetis cxion diritan,
-
2
|Jeremías 20:2|
Pasxhxur batis la profeton Jeremia, kaj metis lin en karceron, kiu estis en la supra Pordego de Benjamen cxe la domo de la Eternulo.
-
3
|Jeremías 20:3|
La sekvantan tagon Pasxhxur ellasis Jeremian el la karcero; tiam Jeremia diris al li:La Eternulo nomas vin ne Pasxhxur, sed Teruro-cxirkauxe.
-
4
|Jeremías 20:4|
CXar tiele diras la Eternulo:Jen Mi faros vin teruro por vi mem kaj por cxiuj viaj amikoj, kaj ili falos de la glavo de siaj malamikoj; viaj okuloj tion vidos; kaj la tutan Judujon Mi transdonos en la manojn de la regxo de Babel, kiu ekzilos ilin en Babelon kaj mortigos ilin per la glavo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Pedro 1-3