-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
7
|Jeremías 21:7|
Kaj post tio, diras la Eternulo, Cidkijan, regxon de Judujo, kaj liajn servantojn, kaj la popolon, kaj tiujn, kiuj en cxi tiu urbo restis de la pesto, de la glavo, kaj de la malsato, Mi transdonos en la manon de Nebukadnecar, regxo de Babel, en la manon de iliaj malamikoj, kaj en la manon de tiuj, kiuj deziras ilian morton; kaj li mortigos ilin per glavo; li ne hezitos, ne indulgos, kaj ne kompatos.
-
8
|Jeremías 21:8|
Kaj al cxi tiu popolo diru:Tiele diras la Eternulo:Jen Mi proponas al vi vojon de vivo kaj vojon de morto:
-
9
|Jeremías 21:9|
kiu restos en cxi tiu urbo, tiu mortos de glavo aux de malsato aux de pesto; kaj kiu eliros kaj transdonos sin al la HXaldeoj, kiuj vin siegxas, tiu restos vivanta, kaj lia animo estos lia akiro.
-
10
|Jeremías 21:10|
CXar Mi turnis Mian vizagxon kontraux cxi tiun urbon por malbono, ne por bono, diras la Eternulo; en la manon de la regxo de Babel gxi estos transdonita, kaj li forbruligos gxin per fajro.
-
11
|Jeremías 21:11|
Kaj koncerne la domon de la regxo de Judujo auxskultu la vorton de la Eternulo:
-
12
|Jeremías 21:12|
Domo de David! diras la Eternulo:Frue matene faru jugxon kaj savu prematon el la mano de premanto, por ke Mia kolero ne aperu kiel fajro kaj gxi ne ekflamu pro viaj malbonagoj tiel, ke neniu povos gxin estingi.
-
13
|Jeremías 21:13|
Jen Mi iras kontraux vin, kiu staras en la valo, roko sur la ebenajxo, diras la Eternulo, kontraux vin, kiuj diras:Kiu atakos nin? kaj kiu eniros en niajn logxejojn?
-
14
|Jeremías 21:14|
Kaj Mi punos vin laux la fruktoj de viaj agoj, diras la Eternulo; kaj Mi ekbruligos fajron en gxia arbaro, por ke gxi ekstermu gxian tutan cxirkauxajxon.
-
1
|Jeremías 22:1|
Tiele diris la Eternulo:Iru en la domon de la regxo de Judujo, kaj diru tie jenon:
-
2
|Jeremías 22:2|
diru:Auxskultu la vorton de la Eternulo, ho regxo de Judujo, kiu sidas sur la trono de David, vi, kaj viaj servantoj, kaj via popolo, kiu iras tra cxi tiuj pordegoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Juan 1-5