-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
3
|Jeremías 22:3|
Tiele diras la Eternulo:Faru jugxon kaj juston, kaj savu prematon el la mano de premanto; ne ofendu kaj ne premu fremdulon, orfon, aux vidvinon, kaj sangon senkulpan ne versxu sur cxi tiu loko.
-
4
|Jeremías 22:4|
CXar se vi plenumos cxi tiun diron, tiam tra la pordegoj de cxi tiu domo irados regxoj, sidantaj sur la trono de David, veturantaj sur cxaroj kaj sur cxevaloj, li mem kaj liaj servantoj kaj lia popolo.
-
5
|Jeremías 22:5|
Sed se vi ne obeos tiujn vortojn, tiam-Mi jxuras per Mi, diras la Eternulo-cxi tiu domo farigxos ruino.
-
6
|Jeremías 22:6|
CXar tiele diras la Eternulo koncerne la domon de la regxo de Judujo:Vi estas al Mi Gilead, supro de Lebanon; kaj tamen Mi faros vin dezerto, urboj ne logxataj.
-
7
|Jeremías 22:7|
Mi starigos kontraux vi ekstermantojn, cxiun kun liaj bataliloj, kaj ili dehakos viajn plej bonajn cedrojn kaj jxetos en fajron.
-
8
|Jeremías 22:8|
Kaj multe da nacioj preterpasos cxi tiun urbon, kaj ili diros unu al la alia:Pro kio la Eternulo agis tiele kun cxi tiu granda urbo?
-
9
|Jeremías 22:9|
Kaj oni respondos:Pro tio, ke ili forlasis la interligon de la Eternulo, ilia Dio, kaj adorklinigxis al aliaj dioj kaj servis al ili.
-
10
|Jeremías 22:10|
Ne ploru pri mortinto kaj ne funebru pri li; sed ploru forte pri tiu, kiu foriras, cxar li ne plu revenos kaj ne revidos la landon de sia naskigxo.
-
11
|Jeremías 22:11|
CXar tiele diras la Eternulo pri SXalum, filo de Josxija, regxo de Judujo, kiu regxis post sia patro Josxija kaj foriris de cxi tiu loko:Li ne plu revenos cxi tien;
-
12
|Jeremías 22:12|
sed sur la loko, kien oni translogxigis lin en kaptitecon, tie li mortos, kaj cxi tiun landon li ne plu vidos.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Juan 1-5