-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
5
|Jeremías 20:5|
Kaj la tutan havon de cxi tiu urbo kaj gxian tutan laborakiron kaj cxiujn gxiajn valorajxojn kaj cxiujn trezorojn de la regxoj de Judujo Mi transdonos en la manon de iliaj malamikoj, kiuj prirabos kaj prenos kaj forportos ilin en Babelon.
-
6
|Jeremías 20:6|
Kaj vi, Pasxhxur, kaj cxiuj logxantoj de via domo iros en kaptitecon, venos Babelon, kaj tie vi mortos, kaj tie vi estos enterigitaj, vi kaj cxiuj viaj amikoj, al kiuj vi profetis malvere.
-
7
|Jeremías 20:7|
Ho Eternulo, Vi fortiris min post Vi, kaj mi lasis fortiri min; Vi estas pli forta ol mi kaj venkis min; kaj mi farigxis objekto de cxiutaga mokado, cxiu mokas min.
-
8
|Jeremías 20:8|
CXar de la tempo, kiam mi ekparolis, kriis pri maljusteco, vokis pri rabado, la vorto de la Eternulo farigxis por mi kauxzo de honto kaj de cxiutaga mokado.
-
9
|Jeremías 20:9|
Mi diris al mi:Mi ne rememorigos pri Li, mi ne plu parolos en Lia nomo; sed tio farigxis en mia koro kiel flamanta fajro, penetrinta en miajn ostojn, kaj mi lacigxis de retenado kaj ne plu povis elteni.
-
10
|Jeremías 20:10|
CXar mi auxdas la insultadon de multaj kaj minacadon cxirkauxe:Akuzu, ni akuzu lin! CXiuj, kiuj vivas pace kun mi, observas min de flanke:Eble li forlogigxos, tiam ni venkos lin kaj vengxos al li.
-
11
|Jeremías 20:11|
Sed la Eternulo estas kun mi kiel potenca heroo, tial miaj persekutantoj falos kaj ne venkos; ili estos forte hontigitaj pro tio, ke ili agis tiel malprudente; la honto estos eterna, ne forgesigxos.
-
12
|Jeremías 20:12|
Ho Eternulo Cebaot, kiu elprovas virtulon kaj vidas la internon kaj la koron! faru, ke mi vidu Vian vengxon sur ili, cxar al Vi mi transdonis mian proceson.
-
13
|Jeremías 20:13|
Kantu al la Eternulo, gloru la Eternulon; cxar Li savas la animon de malricxulo el la mano de malbonaguloj.
-
14
|Jeremías 20:14|
Malbenita estu la tago, en kiu mi naskigxis; la tago, en kiu mia patrino min naskis, ne estu benita.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Juan 1-5