-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
15
|Jeremías 20:15|
Malbenita estu la homo, kiu sciigis al mia patro kaj diris:Virseksa infano estas naskita al vi, kaj per tio li faris al li grandan gxojon.
-
16
|Jeremías 20:16|
Tiu homo estu kiel la urboj, kiujn la Eternulo senkompate ruinigis; li auxdu kriadon matene kaj ploregadon tagmeze.
-
17
|Jeremías 20:17|
Kial mi ne estis mortigita en la utero, ke mia patrino estu mia tombo kaj sxia ventro restu graveda por cxiam?
-
18
|Jeremías 20:18|
Kial mi eliris el la utero, por vidi malfacilan penadon kaj mizeron kaj por ke mia vivo pasu en honto?
-
1
|Jeremías 21:1|
Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo, kiam la regxo Cidkija sendis al li Pasxhxuron, filon de Malkija, kaj la pastron Cefanja, filo de Maaseja, por diri:
-
2
|Jeremías 21:2|
Volu demandi pri ni la Eternulon, cxar Nebukadnecar, regxo de Babel, militas kontraux ni; eble la Eternulo faros al ni ion similan al cxiuj Liaj mirakloj, kaj tiu foriros de ni.
-
3
|Jeremías 21:3|
Kaj Jeremia diris al ili:Tiele diru al Cidkija:
-
4
|Jeremías 21:4|
Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Jen Mi returnos la batalilojn, kiuj estas en viaj manoj kaj per kiuj vi batalas kontraux la regxo de Babel, kaj kontraux la HXaldeoj, kiuj siegxas vin ekstere de la murego, kaj Mi kolektos ilin meze de cxi tiu urbo.
-
5
|Jeremías 21:5|
Kaj Mi batalos kontraux vi per mano etendita kaj per forta brako, en kolero, furiozo, kaj granda indigno.
-
6
|Jeremías 21:6|
Kaj Mi frapos la logxantojn de cxi tiu urbo, la homojn kaj la brutojn; de granda pesto ili mortos.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Juan 1-5