-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
13
|Jeremías 22:13|
Ve al tiu, kiu konstruas sian domon per malbonagoj kaj siajn cxambrojn en maljusteco; kiu devigas sian proksimulon labori vane kaj ne donas al li lian prolaboran pagon;
-
14
|Jeremías 22:14|
kiu diras:Mi konstruos al mi grandan domon kaj vastajn cxambrojn; kaj trahakas al si fenestrojn kaj kadras ilin per cedro kaj kolorigas per cinabro.
-
15
|Jeremías 22:15|
CXu vi regxos per tio, ke vi cxirkauxis vin per cedrajxo? via patro ja ankaux mangxis kaj trinkis, sed li agis lauxjugxe kaj juste, kaj tiam estis al li bone.
-
16
|Jeremías 22:16|
Li jugxadis la aferojn de premito kaj malricxulo, kaj tiam estis bone. CXu ne tio signifas koni Min? diras la Eternulo.
-
17
|Jeremías 22:17|
Sed viaj okuloj kaj via koro celas nur malhonestan profiton, versxadon de senkulpa sango, faradon de rabado kaj de premado.
-
18
|Jeremías 22:18|
Tial tiele diras la Eternulo pri Jehojakim, filo de Josxija, regxo de Judujo:Oni ne lamentos pri li:Ho ve, mia frato! ho ve, fratino! oni ne lamentos pri li:Ho ve, sinjoro! ho ve, glorulo!
-
19
|Jeremías 22:19|
Per enterigo de azeno li estos enterigita:oni trenos lin kaj jxetos malproksimen de la pordegoj de Jerusalem.
-
20
|Jeremías 22:20|
Supreniru sur Lebanonon kaj kriu, kaj en Basxan lauxtigu vian vocxon, kaj kriu de Abarim; cxar disbatitaj estas cxiuj viaj amantoj.
-
21
|Jeremías 22:21|
Mi parolis al vi, kiam vi estis ankoraux en bona stato, sed vi diris:Mi ne volas auxskulti. Tia estis via konduto detempe de via juneco, ke vi ne auxskultis Mian vocxon.
-
22
|Jeremías 22:22|
CXiujn viajn pasxtistojn forblovos la vento, kaj viaj amantoj iros en kaptitecon; tiam vin kovros honto kaj malhonoro pro cxiuj viaj malbonagoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Juan 1-5