-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
13
|Jeremías 25:13|
Kaj Mi plenumos super tiu lando cxiujn Miajn vortojn, kiujn Mi diris pri gxi, cxion, kio estas skribita en cxi tiu libro, kion Jeremia profetis pri cxiuj nacioj.
-
14
|Jeremías 25:14|
CXar ankaux ilin sklavigos potencaj nacioj kaj grandaj regxoj, kaj Mi repagos al ili laux iliaj agoj kaj laux la faroj de iliaj manoj.
-
15
|Jeremías 25:15|
CXar tiele diras al mi la Eternulo, Dio de Izrael:Prenu el Mia mano cxi tiun pokalon de la vino de furiozo, kaj trinkigu el gxi cxiujn naciojn, al kiuj Mi sendas vin.
-
16
|Jeremías 25:16|
Ili trinku, ili sxanceligxu kaj frenezigxu antaux la glavo, kiun Mi sendos sur ilin.
-
17
|Jeremías 25:17|
Kaj mi prenis la pokalon el la mano de la Eternulo, kaj trinkigis al cxiuj popoloj, al kiuj sendis min la Eternulo:
-
18
|Jeremías 25:18|
al Jerusalem kaj al la urboj de Judujo, al iliaj regxoj kaj al iliaj eminentuloj, por fari ilin dezertajxo kaj ruino, mokatajxo kaj malbenatajxo, kiel tio estas nun;
-
19
|Jeremías 25:19|
al Faraono, regxo de Egiptujo, kaj al liaj servantoj kaj al liaj eminentuloj kaj al lia tuta popolo;
-
20
|Jeremías 25:20|
kaj al cxiuj diversgentaj popoloj kaj al cxiuj regxoj de la lando Uc kaj al cxiuj regxoj de la lando Filisxta kaj al Asxkelon kaj al Gaza kaj al Ekron kaj al la restajxo de Asxdod;
-
21
|Jeremías 25:21|
al Edom kaj al Moab kaj al la Amonidoj;
-
22
|Jeremías 25:22|
kaj al cxiuj regxoj de Tiro kaj al cxiuj regxoj de Cidon kaj al la regxoj de la insuloj trans la maro;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Juan 1-5