-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
5
|Jeremías 26:5|
por obei la vortojn de Miaj servantoj, la profetoj, kiujn Mi sendas al vi, kiujn Mi konstante sendadis, sed vi ilin ne auxskultis:
-
6
|Jeremías 26:6|
tiam Mi agos kun cxi tiu domo kiel kun SXilo, kaj cxi tiun urbon Mi faros malbeno por cxiuj popoloj de la tero.
-
7
|Jeremías 26:7|
Kaj auxdis la pastroj kaj la profetoj kaj la tuta popolo, kiel Jeremia parolis tiujn vortojn en la domo de la Eternulo.
-
8
|Jeremías 26:8|
Kiam Jeremia finis la paroladon de cxio, kion la Eternulo ordonis diri al la tuta popolo, tiam kaptis lin la pastroj kaj la profetoj kaj la tuta popolo, dirante:Vi devas morti!
-
9
|Jeremías 26:9|
Kial vi profetas en la nomo de la Eternulo, dirante:CXi tiu domo farigxos kiel SXilo, kaj cxi tiu urbo dezertigxos tiel, ke estos en gxi neniu logxanto? Kaj la tuta popolo amasigxis cxirkaux Jeremia en la domo de la Eternulo.
-
10
|Jeremías 26:10|
Kiam la eminentuloj de Judujo auxdis pri tio, ili iris el la regxa domo en la domon de la Eternulo kaj sidigxis cxe la enirejo de la nova pordego de la domo de la Eternulo.
-
11
|Jeremías 26:11|
Kaj la pastroj kaj la profetoj diris al la eminentuloj kaj al la tuta popolo jene:Al morto estas kondamninda cxi tiu homo, cxar li profetis kontraux cxi tiu urbo, kiel vi auxdis per viaj oreloj.
-
12
|Jeremías 26:12|
Tiam Jeremia diris al cxiuj eminentuloj kaj al la tuta popolo jene:La Eternulo sendis min, por profeti kontraux cxi tiu domo kaj cxi tiu urbo cxion, kion vi auxdis.
-
13
|Jeremías 26:13|
Plibonigu do nun viajn vojojn kaj vian konduton, kaj obeu la vocxon de la Eternulo, via Dio; kaj tiam la Eternulo fordecidos la malbonon, kiun Li diris pri vi.
-
14
|Jeremías 26:14|
Kaj mi estas nun en viaj manoj; faru kun mi tion, kion vi trovas bona kaj justa.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Juan 1-1