-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Jeremías 27:1|
En la komenco de la regxado de Jehojakim, filo de Josxija, regxo de Judujo, aperis de la Eternulo jena vorto al Jeremia:
-
2
|Jeremías 27:2|
Tiele diras al mi la Eternulo:Faru al vi ligilojn kaj jugon, kaj metu tion sur vian kolon;
-
3
|Jeremías 27:3|
kaj sendu tion al la regxo de Edom kaj al la regxo de Moab kaj al la regxo de la Amonidoj kaj al la regxo de Tiro kaj al la regxo de Cidon, per la senditoj, kiuj venis Jerusalemon al Cidkija, regxo de Judujo;
-
4
|Jeremías 27:4|
kaj komisiu al ili, ke ili diru al siaj sinjoroj jene:Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Tiele diru al viaj sinjoroj:
-
5
|Jeremías 27:5|
Per Mia granda forto kaj per Mia etendita brako Mi kreis la teron, la homojn kaj la bestojn, kiuj estas sur la tero; kaj Mi donas tion al tiu, kiu placxas al Mi.
-
6
|Jeremías 27:6|
Kaj nun Mi transdonas cxiujn tiujn landojn en la manon de Mia servanto Nebukadnecar, regxo de Babel, kaj ecx la bestojn de la kampo Mi transdonas al li, por ke ili servu al li.
-
7
|Jeremías 27:7|
Kaj servos al li cxiuj popoloj, ankaux al lia filo kaj al la filo de lia filo, gxis venos la tempo ankaux por lia lando kaj lin sklavigos potencaj popoloj kaj grandaj regxoj.
-
8
|Jeremías 27:8|
Kaj se ia popolo kaj regno ne servos al li, al Nebukadnecar, regxo de Babel, kaj ne metos sian kolon sub la jugon de la regxo de Babel, Mi punos tiun popolon per glavo kaj malsato kaj pesto, diras la Eternulo, gxis Mi ekstermos ilin per lia mano.
-
9
|Jeremías 27:9|
Ne auxskultu do viajn profetojn, nek viajn magiistojn, nek viajn songxoklarigistojn, nek viajn auxguristojn, nek viajn sorcxistojn, kiuj diras al vi jene:Ne servu al la regxo de Babel.
-
10
|Jeremías 27:10|
CXar ili profetas al vi malverajxon, por malproksimigi vin de via lando, por ke Mi elpelu vin kaj vi pereu.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Juan 1-1