-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Jeremías 27:21|
tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, pri la vazoj, kiuj restis en la domo de la Eternulo kaj en la domo de la regxo de Judujo kaj en Jerusalem:
-
22
|Jeremías 27:22|
En Babelon ili estos forportitaj, kaj tie ili restos, gxis la tago, kiam Mi rememoros ilin, diras la Eternulo, kaj prenigos kaj reportigos ilin sur cxi tiun lokon.
-
1
|Jeremías 28:1|
En tiu sama jaro, en la komenco de la regxado de Cidkija, regxo de Judujo, en la kvara jaro, en la kvina monato, HXananja, filo de Azur, profeto el Gibeon, diris al mi en la domo de la Eternulo, antaux la okuloj de la pastroj kaj de la tuta popolo, jene:
-
2
|Jeremías 28:2|
Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Mi rompos la jugon de la regxo de Babel;
-
3
|Jeremías 28:3|
post du jaroj Mi revenigos sur cxi tiun lokon cxiujn vazojn de la domo de la Eternulo, kiujn Nebukadnecar, regxo de Babel, prenis de cxi tiu loko kaj forportis en Babelon.
-
4
|Jeremías 28:4|
Kaj Jehxonjan, filon de Jehojakim, regxon de Judujo, kaj cxiujn forkondukitajn Judojn, kiuj venis en Babelon, Mi revenigos sur cxi tiun lokon, diras la Eternulo; cxar Mi rompos la jugon de la regxo de Babel.
-
5
|Jeremías 28:5|
Tiam la profeto Jeremia respondis al la profeto HXananja antaux la okuloj de la pastroj, kaj de la tuta popolo, kiu staris en la domo de la Eternulo;
-
6
|Jeremías 28:6|
kaj la profeto Jeremia diris:Amen, tiel la Eternulo faru; la Eternulo plenumu viajn vortojn, kiujn vi profetis, kaj Li revenigu el Babel sur cxi tiun lokon la vazojn de la domo de la Eternulo kaj cxiujn forkondukitojn.
-
7
|Jeremías 28:7|
Tamen auxskultu la vorton, kiun mi diros en viajn orelojn kaj en la orelojn de la tuta popolo:
-
8
|Jeremías 28:8|
La profetoj, kiuj de antikva tempo estis antaux mi kaj antaux vi, profetis al multaj landoj kaj al grandaj regnoj militon, malfelicxon, aux peston.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Juan 1-1