-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
2
|Jeremías 29:2|
(post kiam la regxo Jehxonja, kaj la regxino, kaj la korteganoj, la eminentuloj de Judujo kaj Jerusalem, la cxarpentistoj kaj forgxistoj foriris el Jerusalem);
-
3
|Jeremías 29:3|
per Eleasa, filo de SXafan, kaj Gemarja, filo de HXilkija (kiujn Cidkija, regxo de Judujo, sendis en Babelon, al Nebukadnecar, regxo de Babel), li sendis jenajn vortojn:
-
4
|Jeremías 29:4|
Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, al cxiuj elpelitoj, kiujn Mi elpelis el Jerusalem en Babelon:
-
5
|Jeremías 29:5|
Konstruu domojn kaj logxu, plantu gxardenojn kaj mangxu iliajn fruktojn;
-
6
|Jeremías 29:6|
prenu edzinojn kaj naskigu filojn kaj filinojn, prenu edzinojn por viaj filoj kaj edzinigu viajn filinojn, por ke ili nasku filojn kaj filinojn; multigxu tie kaj ne malmultigxu.
-
7
|Jeremías 29:7|
Zorgu pri la bonstato de tiu urbo, kien Mi translogxigis vin, kaj pregxu por gxi al la Eternulo; cxar cxe gxia bonstato vi ankaux havos bonstaton.
-
8
|Jeremías 29:8|
CXar tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael:Viaj profetoj, kiuj estas inter vi, kaj viaj magiistoj ne forlogu vin; kaj ne atentu viajn songxojn, kiujn vi songxas;
-
9
|Jeremías 29:9|
cxar malverajxon ili profetas al vi en Mia nomo; Mi ne sendis ilin, diras la Eternulo.
-
10
|Jeremías 29:10|
CXar tiele diras la Eternulo:Kiam en Babel pasos sepdek jaroj, Mi rememoros vin kaj plenumos super vi Mian bonan vorton, revenigante vin sur cxi tiun lokon.
-
11
|Jeremías 29:11|
CXar Mi scias la intencojn, kiujn Mi havas koncerne vin, diras la Eternulo, intencojn al bono kaj ne al malbono, por doni al vi estontecon kaj esperon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Juan 1-1