-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
32
|Jeremías 29:32|
pro tio tiele diras la Eternulo:Jen Mi punos SXemajan, la Nehxelamanon, kaj lian idaron:neniu restos cxe li meze de cxi tiu popolo, kaj li ne vidos la bonon, kiun Mi faros al Mia popolo, diras la Eternulo; cxar li parolis kontraux la volo de la Eternulo.
-
1
|Jeremías 30:1|
Jena vorto aperis de la Eternulo al Jeremia:
-
2
|Jeremías 30:2|
Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:Enskribu al vi en libron cxiujn vortojn, kiujn Mi diris al vi.
-
3
|Jeremías 30:3|
CXar jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam Mi revenigos la kaptitojn de Mia popolo Izrael kaj Jehuda, diras la Eternulo, kaj Mi revenigos ilin en la landon, kiun Mi donis al iliaj patroj, kaj ili gxin posedos.
-
4
|Jeremías 30:4|
Kaj jen estas la vortoj, kiujn diris la Eternulo pri Izrael kaj Jehuda:
-
5
|Jeremías 30:5|
Tiele diras la Eternulo:Vocxon de tumulto kaj de teruro ni auxdas, ne de paco.
-
6
|Jeremías 30:6|
Demandu kaj rigardu, cxu viro naskas? kial do Mi vidas, ke cxiu viro tenas siajn manojn cxe siaj lumboj, kiel naskantino, kaj cxies vizagxoj verdigxis?
-
7
|Jeremías 30:7|
Ho ve, kiel granda estas tiu tago! ne ekzistas simila al gxi; tempo de mizero gxi estas por Jakob, sed li estos savita el gxi.
-
8
|Jeremías 30:8|
En tiu tempo, diras la Eternulo Cebaot, Mi forrompos lian jugon de via kolo, kaj viajn ligilojn Mi dissxiros, kaj fremduloj ne plu servigos lin.
-
9
|Jeremías 30:9|
Sed ili servos al la Eternulo, sia Dio, kaj al David, sia regxo, kiun Mi restarigos al ili.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Reyes 20-21