-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
10
|Jeremías 30:10|
Kaj vi ne timu, ho Mia servanto Jakob, diras la Eternulo, kaj ne tremu, ho Izrael; cxar jen Mi savos vin el malproksime kaj vian idaron el la lando de ilia kaptiteco, kaj Jakob revenos kaj vivos trankvile kaj pace, kaj neniu lin timigos.
-
11
|Jeremías 30:11|
CXar Mi estos kun vi, diras la Eternulo, por savi vin; cxar Mi ekstermos cxiujn popolojn, inter kiujn Mi disjxetis vin, sed vin Mi ne ekstermos; Mi nur punos vin modere, por ke Mi ne lasu vin tute sen puno.
-
12
|Jeremías 30:12|
CXar tiele diras la Eternulo:Dangxera estas via vundo, kaj via ulcero estas dolorplena.
-
13
|Jeremías 30:13|
Neniu jugxos vian aferon, por sanigi vian vundon; bona kuracado ne ekzistas por vi.
-
14
|Jeremías 30:14|
CXiuj viaj amikoj forgesis vin, ili vin ne sercxas; cxar per frapo de malamiko Mi frapis vin, per kruela puno, pro viaj multaj malbonagoj, pro la forteco de viaj pekoj.
-
15
|Jeremías 30:15|
Kial vi krias pri via vundo, pri via dangxera malsano? Mi tion faris al vi pro viaj multaj malbonagoj, pro la forteco de viaj pekoj.
-
16
|Jeremías 30:16|
Tamen cxiuj viaj mangxegantoj estos mangxegitaj; kaj cxiuj viaj premantoj, cxiuj, iros en kaptitecon; viaj ruinigintoj estos ruinigitaj; kaj cxiuj viajn rabintojn Mi faros rabitaj.
-
17
|Jeremías 30:17|
Mi donos al vi kuracon, kaj Mi resanigos vin de viaj vundoj, diras la Eternulo; cxar ili nomis vin forpusxitino, ho Cion, pri kiu neniu demandas.
-
18
|Jeremías 30:18|
Tiele diras la Eternulo:Jen Mi revenigos el kaptiteco la tendojn de Jakob, kaj liajn logxejojn Mi kompatos; kaj la urbo estos konstruita sur sia monteto, kaj la templo estos starigita laux sia ordo.
-
19
|Jeremías 30:19|
Kaj eliros el ili dankado kaj vocxo de gajuloj; Mi multigos ilin, kaj ili ne malmultigxos; Mi donos al ili honoron, kaj ili ne malaltigxos.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Juan 1-5