-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
6
|Jeremías 31:6|
CXar venos la tempo, kiam gardistoj sur la monto de Efraim vokos:Levigxu, kaj ni iru sur Cionon al la Eternulo, nia Dio.
-
7
|Jeremías 31:7|
CXar tiele diras la Eternulo:Kantu gxojon al Jakob kaj gxojkriu antaux la kapoj de la nacioj, proklamu, gloru, kaj diru:Savu, ho Eternulo, Vian popolon, la restajxon de Izrael.
-
8
|Jeremías 31:8|
Jen Mi venigos ilin el la lando norda, kaj kolektos ilin de la randoj de la tero, kune kun la blinduloj kaj lamuloj, gravedulinoj kaj naskintinoj; en granda amaso ili revenos cxi tien.
-
9
|Jeremías 31:9|
Kun ploro ili venos, kun pregxoj Mi kondukos ilin; Mi irigos ilin apud torentoj da akvo, laux vojo gxusta, sur kiu ili ne falpusxigxos; cxar Mi farigxis patro por Izrael, kaj Efraim estas Mia unuenaskito.
-
10
|Jeremías 31:10|
Auxskultu la vorton de la Eternulo, ho nacioj, kaj sciigu al la malproksimaj insuloj, kaj diru:La disjxetinto de Izrael kolektos lin kaj gardos lin, kiel pasxtanto sian pasxtataron.
-
11
|Jeremías 31:11|
CXar la Eternulo elacxetis Jakobon kaj liberigis lin el la mano de plifortulo.
-
12
|Jeremías 31:12|
Kaj ili venos kaj kantos sur la altajxo de Cion; kaj ili rapidos al la bonajxoj de la Eternulo, al la greno, al la mosto, al la oleo, al la sxafidoj kaj bovidoj; kaj ilia animo estos kiel akvoricxa gxardeno, kaj ili ne plu havos malgxojon.
-
13
|Jeremías 31:13|
Tiam virgulino gajos en la dancrondo, kaj kune ankaux junuloj kaj maljunuloj; kaj Mi sxangxos ilian malgxojon en gxojon, Mi konsolos ilin kaj gajigos ilin post ilia aflikto.
-
14
|Jeremías 31:14|
Kaj la animon de la pastroj Mi satigos per grasajxoj, kaj Mia popolo satigxos per Miaj bonajxoj, diras la Eternulo.
-
15
|Jeremías 31:15|
Tiele diras la Eternulo:Vocxo estas auxdata en Rama, gxemado kaj maldolcxa plorado:Rahxel priploras siajn filojn, ne volas konsoligxi pri siaj infanoj, cxar ili forestas.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Reyes 20-21